Saro-ciklo

(Alidirektita el Saros-ciklo)

La saro-ciklo estas periodo de 223 monatoj (proksimume 6585,3213 tagoj, aŭ preskaŭ 18 jaroj kaj 11 tagoj), kiu povas esti uzata por antaŭdiri eklipsojn de la suno kaj la luno. Unu saro-ciklon post la eklipso, la suno, tero, kaj luno revenas al proksimume la sama relativa geometria pozicio, kaj preskaŭ identa eklipso okazos - tiu fenomeno estas nomata "eklipsa ciklo". Serio de eklipsoj, kiuj estas apartigataj per unu saro-cirklo, nomiĝas saro-serio.

Historio redakti

La unuaj personoj, kiuj dokumentigis la fenomenon de saro-ciklo, estis la la astromoj de la Nov-Babilona Imperio en la lastaj jarcentoj antaŭ nia erao.[1][2][3] Poste la fenomeno estis konata al Hiparko, Plinio la Maljuna[4] kaj Ptolemeo,[5] sub malsamaj nomoj.

La sumera kaj babilona vorto "ŝar" (šár) estis unu el la mezurunuoj de antikva Mezopotamio kaj kiel numero havis valoron de 3600.[6] La nomo "saro" (greke σάρος saros) estis unue donita al la eklipsa ciklo fare de Edmond Halley en 1691, kiu prenis la vorton el la bizanca enciklopedia vortaro Suido, el la 11-a jarcento.[7] La informo en la enciklopedia vortaro Suido siavice devenis de la Kroniko de Eŭsebio de Cezareo, kiu citis Berosos, babilonian verkiston el la helenisma epoko.

Mekanika kalkulo de la ciklo estas enkonstruita en la Meĥanismo de Antikithera.

Notoj redakti

  1. Tabuloj 1414, 1415, 1416, 1417, 1419 de: T.G. Pinches, J.N. Strassmaier: Late Babylonian Astronomical and Related Texts ("Malfruaj babilonaj astronomiaj kaj rilataj tekstoj "). A.J. Sachs (red.), eldonejo Brown University Press 1955
  2. A.J. Sachs & H. Hunger (1987, 1996): Astronomical Diaries and Related Texts from Babylonia ("Astronomiaj taglibroj kaj rilataj tekstoj el Babilono "), Vol.I..III. Österreichische Akademie der Wissenschaften ("Aŭstria Akademio de la Sciencoj"). ibid. H. Hunger (2001) Vol. V: Lunar and Planetary Texts ("Tekstoj pri luno kaj planedoj")
  3. P.J. Huber & S de Meis (2004): Babylonian Eclipse Observations from 750 BC to 1 BC ("Babilonaj observoj de Eklipsoj inter la jaroj 750 kaj 1 antaŭ nia erao"), par. 1.1. IsIAO/Mimesis, Milano
  4. enciklopedio Naturalis historia (latine), volumo II.10 [56]
  5. matematika kaj astronomia verkaĵo Almagest IV.2
  6. Microsoft Encarta College Dictionary (angle), 2001
  7. La koncerna alineo el la bizanca enciklopedia vortaro Suido en angla traduko rete legeblas tie[rompita ligilo].