Sarród (ŝarod) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd.

Sarród
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9435
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 039  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 38′ N, 16° 52′ O (mapo)47.631716.86039Koordinatoj: 47° 38′ N, 16° 52′ O (mapo) [+]
Areo 40,08 km² (4 008 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Sarród (Hungario)
Sarród (Hungario)
DEC
Sarród
Sarród
Situo de Sarród

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sarród [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La komunumo situas laŭ la flankovojo proksime de lago Fertő kaj krome fervojoj Fertőszentmiklós-Pamhagen (hungare Pomogy) kaj Sopron-Győr estas ne tro for. Nova urbo Fertőd estas proksime.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La alvenintaj hungaroj kune kun peĉenegoj loĝis tie kaj defendis la regionon kontraŭ germanaj atakoj. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio, la vilaĝo trovis sin proksime de la nova ŝtatlimo.

Post 1946 konstruiĝis Fera Kurteno, en la lago oni instalis minojn. En 1957 komunistaj junuloj komencis fari kanalon Hanság, kiu direktas la superfluan akvon al la Danubo. En 1989 la fera kurteno ĉesis.

La loĝantaro okupiĝas precipe pri matoplektado.