Sarreguemines

komunumo en la departemento Moselle (Mozelo) de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sarreguemines (stacidomo).

Sarreguemines estas franca urbo kiu troviĝas en la orienta parto de la departemento Moselle (Mozelo), kaj do en la regiono Loreno. La germana nomo de la urbo estas Saargemünd, nomo en la loka lorena dialekto estas Saargemìnn. La loĝantoj estas nomataj en la franca "Sarregueminois", en la germana "Saargemünder" kaj en la lorena dialekto "Saargemìnner".

Sarreguemines · Saargemünd
Casino kaj Pavillon de Geiger
Casino kaj Pavillon de Geiger
Casino kaj Pavillon de Geiger
komunumo en Francio • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Francio
Regiono Grand Est (Granda Oriento), historie Loreno
Departemento Moselle (subprefektejo)
Arondismento Sarreguemines/Saargemünd
Kantono Sarreguemines/Saargemünd
Komunumaro Communauté d'agglomération Sarreguemines Confluences
INSEE kodo 57631 [+]
Poŝtkodo 57200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 624  (2021) [+]
Loĝdenso 732 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 7′ N, 7° 4′ O (mapo)49.1105555555567.0672222222222Koordinatoj: 49° 7′ N, 7° 4′ O (mapo) [+]
Alto De 192 al 293 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 29,67 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Sarreguemines · Saargemünd (Francio)
Sarreguemines · Saargemünd (Francio)
DEC
Sarreguemines · Saargemünd
Sarreguemines · Saargemünd
Situo de Sarreguemines · Saargemünd

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sarreguemines [+]
vdr

Geografio redakti

 
La tramveturilo

Sarreguemines situas ĉe la germana landlimo, kie la rivereto Blies [prononcu blis] enfluas en la riveron Sarre (france) aŭ Saar (germane). Tion konfirmas la etimologio de la urbonomo, ĉar la germana vorto "Gemünd" signifas "kunfluejo" (vidu supre la urbonomon en la germana). La urbo apartenas al la eŭrodistrikto Saarbrücken-Forbach, kies loĝantaro proksimume ampleksas 700 000 homojn.

Ĝia urbaro etendiĝas ambaŭflanke de la franc-germana limo. La urbara aero sur la franca teritorio entenas 42077 loĝantojn. La urbo Sarreguemines estas la kvina plej homplena komunumo de la departemento Moselle. Laŭ taksado de la statistika instituto INSEE dum februaro 2008, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 21 000 loĝantoj, t.e. malkresko de proksimume 7% ekde 1999. Fine de 2021 en la komunumo vivis 20 624 loĝantoj sur areo de 29,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 695 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Rilchingen-Hanweiler, Blies-Ébersing, Blies-Guersviller, Frauenberg, Grosbliederstroff, Hambach, Ippling, Neufgrange, Rémelfing, Rouhling, Sarreinsming kaj Woustviller.

Ekde 1997, la francan urbon Sarreguemines ĉepasas la tramveturilo de la germana urbo Saarbrücken.

Geografia aparteno de Sarreguemines tra la historio redakti

Vidu ankaŭ redakti