Satara, marate सातारा estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. La urbego ricevas sian nomon de la sep fortikaĵojmontoj (Sat-Tara), kiuj estas ĉirkaŭ Satara.

Larĝa panoramo de Satara
Larĝa panoramo de Satara
Satara
urbego
Administrado
Poŝtkodo 415001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120 079  (2011) [+]
Loĝdenso 5 356 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 41′ N, 73° 59′ O (mapo)17.68333333333373.983333333333Koordinatoj: 17° 41′ N, 73° 59′ O (mapo) [+]
Alto 742 m [+]
Areo 22,42 km² (2 242 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Satara (Maharaŝtro)
Satara (Maharaŝtro)
DEC
Satara
Satara
Situo de Satara
Satara (Barato)
Satara (Barato)
DEC
Satara
Satara
Situo de Satara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Satara (city) [+]
vdr
Panoramo en Satara

Geografio redakti

Satara situas en okcidenta flanko de la Dekkana Altebenaĵo en alto 742 metrojn super la marnivelo. Sangli troviĝas 110, Kolhapur 113, Barŝi 188, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 190, Solapur 201, tutlanda ĉefurbo Delhio 1260, Kolkato 1594 kilometrojn (aere) [1].

 
Templo en Satara

Demografio redakti

Satara havis populacion de 120 079 (laŭ alia fonto 179 147) en 2011 kun legopovo de 80%, pli alta, ol la landaveraĝo.

Historio redakti

La unua islama invado al Dekkana Altebenaĵo okazis en 1296. Satara estis establita en la 16-a jarcento kaj estis sidejo de la loka imperio. Baldaŭ la Mogola Imperio regis. En la 17-a jarcento fervoruloj de Afganio ofte vizitis malgrandajn templojn en la regiono. En la 2-a duono de la 19-a jarcento la britoj dominis praktike, tamen teorie en princlando Hajderabado, kiu estis aligita al la jam sendependa Barato en 1948.

Ekonomio redakti

Sukerkanoj estas la ĉefa kultivaĵo de Satara kune kun kurkumoj kaj zingibroj. La britoj ekde 1905 produktigis mentolojn kaj sapojn, ekde 1922 kupraĵojn.

Lingvoj redakti

La oficiala kaj plej vaste parolata lingvo estas la marata lingvo. La hindia lingvo estas parolata de 1.5% de la populacio.

 
Muzeo en Satara

Religioj redakti

En Satara vivas majoritate hinduoj 83%, krome minoritate islamanoj 8%, kristanoj 4%, ĝainistoj preskaŭ 4%, budhanoj ĉirkaŭ 1%.

Edukado redakti

Satara havas maljunan altlernejon por [inĝeniero]]j, alian instituton kaj kolegion.

Klimato redakti

Satara kuŝas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) influitaj per relative granda alteco kaj musonoj. Jare pluvas averaĝe 905 mm depende de forto de la musono. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas (pro la musono), dum inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 18-31 °C.

Trafiko redakti

Apu Satara la fervoja linio preteriras (7 km de la urbocentro), sed 6 vojoj kuras al la urbego.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans