La satem-lingvoj, aŭ la lingvoj hinda-slavaj estas tiu branĉo en la hindeŭropa lingvaro, en kiu la praa konsonanto mola [ḱ] ŝanĝiĝis en [s] — aŭ [ɕ] (sanskrite), aŭ [ʃ] (la balta lingvaro), aŭ [θ] (albane).

La satem-lingvoj (ruĝaj kaj rozaj) kaj la kentum-lingvoj (bluaj) komence de la 1-a jarmilo p.K. La koloro malhele ruĝa indikas la supozatan kernon de la satemiĝo.
La nuntempa limo inter la satem-lingvoj (oriente) kaj la kentum-lingvoj (okcidente). Grize estas markitaj lingvoj nehindeŭropaj.

Analogie ŝanĝiĝis la praaj voĉaj konsonantoj molaj [ǵ], [ǵʰ].

Al tiu branĉo apartenas la slavaj lingvoj, baltaj lingvoj, lingvoj hind-iranaj, la armena lingvo kaj la albana lingvo.

La nomo de la branĉo satem (kontraste al la branĉo kentum) devenas el la maniero prononci la numeralon cento (100) en karakteriza reprezentanto de la branĉo: la irana-Avesta ([satəm] — kontraste al la latina centum, kies historia prononco estis ['kentum]).

Ekzemploj
Prae Greke Latine Ĝermane Hindirane Litove Slave Esperante[noto 1]
ḱm̥tóm he-katon (unu-cent) centum Hund-ert satem šimtas sъto←sęto cent
deḱm̥-tis deka decem tehun→zehn/ten dešimt desętь dek
oḱto oktō octo acht/åtta aśtā aštuoni osmь ok
ḱr̥d-is kardia pl. cor gen. cordis heart, Herz śrad- širdis sьrd-ьce koro
ǵno- (gi)gnōskō (g)nosco kennen/känner ĝānāmi žinoti znāti koni
ǵer geraskō granum Korn/korrel ĝrati žirnis zьrati, zьrno manĝi, grajno
veǵ- oĥos vehere be-wegen, Wagen vahāmi vežu vezǫ veturi
ǵʰeima ĥeimā hiems Winter/vinter himā (kaj Himalajo) žiema zima vintro

Noto redakti

  1. Parencaj vortoj estas skribataj normale, dum tradukoj aperas kursive.

Ankaŭ vidu redakti