Sattelegg estas montpasejo, kiu ligas la valon Wägital kun Einsiedeln ĉe la bordo de la Lago de Sihl. La pasejkulmino havas altecon de 1190 m s.m. La pasejo ligas la komunumojn Siebnen kaj Einsiedeln. La efektiva pasejŝoseo komenciĝas en la valo Wägital en la vilaĝo Vorderthal kaj aliflanke en la Sihl-Valo en la vilaĝo Willerzell kaj havas longecon de 12 km. Ĝi kondukas de okcidento al oriento. La maksimuma vojdeklivo okcidente de la pasejkulmino estas laŭ la svisa vojmapo de Hallwag 14 % kaj je la orienta flanko 12 %. La pasejo situas inter la montoj Rinderweidhorn kun alteco de 1317 m s.m. en nordo kaj Chli Aubrig kun alteco de 1642 m s.m. kaj Gross Aubrig kun alteco de 1695 m s.m. en sudo.

Sattelegg
Pasejkulmino Sattelegg en Kantono Ŝvico
montpasejo
Alteco 1190 m
Geografia situo CH1903: 706831 / 220540 (mapo)47.1272222222228.8466666666667Koordinatoj: 47° 8′ N, 8° 51′ O; CH1903: 706831 / 220540 (mapo)
Sattelegg (Ŝvico)
Sattelegg (Ŝvico)
DEC
Sattelegg
Sattelegg
Situo de Sattelegg
Sattelegg (Svislando)
Sattelegg (Svislando)
DEC
Sattelegg
Sattelegg
Situo de Sattelegg
Map
Sattelegg
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Wägitaler AaLago de Zuriko kaj Sihl
Ligas Siebnen kaj Einsiedeln
Infrastrukturo Pasejŝoseo kaj restoracio
vdr

Sur la pasejkulmino situas la montarrestoracio Sattelegg (germane Bergrestaurant Sattelegg), kiu estas ŝatata ekskurscelo de motorciklistoj kaj biciklistoj. La Svisa Skilernejo funkciigas sur Satteleg instrulokon.

En vintro la restoraciestroj funkciigas sur la pasejo malgrandan skilifton, kiu estas ideala por komencantoj.

Sur la pasejo troviĝas kapelo, antaŭ kiu kelkfoje en la jaro okazas alpdiservoj.

Kapelo sur la pasejkulmino de Sattelegg
Pasejkulmino de Sattelegg
Alppaŝtejo sur pasejkulmino de Sattelegg