Satya Vrat Shastri

Satya Vrat SHASTRI [satja vrat ŝaastri; en la sanskrita: सत्यव्रतशास्त्री], (29-an de septembro 1930 en Brita Hindio kaj mortis la 14-an de novembro 2021) estis konata klerulo, verkisto, gramatikisto, kaj poeto de Barato kiu verkas ĉefe en la sanskrita. En 2006 li iĝis la unua sanskrita verkisto al kiu estis atribuita la premio Gjanpith.[1]

Satya Vrat Shastri
Persona informo
सत्यव्रत शास्त्री
Naskiĝo 29-an de septembro 1930 (1930-09-29)
Morto 14-an de novembro 2021 (2021-11-14) (91-jaraĝa)
Religio hinduismo vd
Lingvoj sanskritoangla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio vd
Alma mater Benaresa Hindua Universitato • Panĝaba Universitato vd
Profesio
Okupo literaturkritikisto • poeto • akademiulo • literatursciencisto • hindologo • verkisto • universitata instruisto • tradukisto • man of letters vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • Indo-aryan philology • Hindia literaturoSanskrita literaturo vd
Verkado
Verkoj Srigurugovindasimhacaritam vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shastri verkis plurajn poeziajn epopeojn en la sanskrita. Inter ili estis la multe premiita Sriramakirtimahakavyam [sri-raama-kiirti-mahaa-kaavjam] (1990), kiu estas bazita sur la taja versio de la epopeo Ramajano. Li ankaŭ verkis fakan studon de tiu epopeo.[2] Liaj fakaj studoj inkluzivas sep-voluman, anglalingvan superrigardon de la sanskrita literaturo.[3]

Profesie, Shastri instruis en universitatoj en Barato, Belgujo, Germanujo, Kanado, kaj Tajlando.[4]

Referencoj redakti

  1. Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), la 22-an de novembro 2008, "La 42-a premio Gjanpith kune al eminenta konkana poeto kaj aŭtoro Shri Ravindra Kelekar, kaj sanskrita poeto kaj klerulo Shri Satya Vrat Shastri".
  2. The Ramayana — A Linguistic Study, Munshiram Manoharlal, Delhi, 1964.
  3. Discovery of Sanskrit Treasures, Yash Publications, Delhi, 2005, 2009.
  4. Biografie pri Shastri (anglalingve), "Pri Satya Vrat Shastri".