Saulė

virina persona nomo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Saulė estas litovlingva virina persona nomo. La nomo popularas memore al samnoma ĉiela estaĵo de la litova mitologio, kaj aludas ankaŭ al la nuna litova vorto saulė, en traduko "suno")[1]. Vira variaĵo estas la nomo Saulius.

Institucioj redakti

  • De 1906 ĝis 1940 en Litovio funkciis katolika organizaĵo Saulė, kiu tutlande starigis litovlingvajn elementajn lernejojn plus aldone plurajn gimnaziojn kaj tiel nomatajn "pro-gimnaziojn". Ankoraŭ nun en la urboj Kaŭno, Biržai, Plungė kaj Utena troviĝas gimnazioj nomataj "Saulės gimnazija".
  • La nomo ankaŭ estis la titolo de litovlingva gazeto eldonita inter la jaroj 1888 kaj 1959 en Usono, kaj de la ĝin publikiganta presejo

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Saulė Cameron-Kvedaravičiūtė (naskiĝis en 1975), litova politikistino
  • Saulė Gedrimaitė (naskiĝis en 1969), litova ĵurnalistino
  • Saulė Olendrienė (naskiĝis en 1966), litova kuracistino kaj politikistino
  • Saulė Urbanavičienė (naskiĝis en 1957), litova arkeologino

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 324