Saupsdorf (Saksa Svislando)

La vilaĝo Saupsdorf, ŝtate rekonita ripozloko, troviĝas en la nordokcidento de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro dekstre de rivero Elbo. Saupsdorf situas sur altebenaĵo piede de la monto Wachberg proksime al la limo al Ĉeĥio, 5 km sudoriente de Sebnitz en alteco de 347 m.

Geografio redakti

Same kiel la najbaraj vilaĝoj Lichtenhain kaj Ottendorf, ankaŭ Saupsdorf troviĝas sur la limo inter la luzacia granito kaj la apudelba grejso, en transira zono, kie renkontiĝas Luzacia Montaro kaj Elba Grejsmontaro. En la 19-a jarcento ĉi tie estis rompita ĵurasa grejso.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la origine arbarhuba vilaĝo okazis 1445. Troveblas ankoraŭ multaj konservitaj regionotipaj pilastrosubtenitaj domoj kun tegmentoj orname kovritaj per diverskolora ardezo. La preĝejo de la vilaĝo estis konstruita en 1842. Ĝi situas ĉe la deklivo de la monto Wachberg.

Turismo redakti

Saupsdorf proponas sin kiel elirpunkto al la turismaj celoj:

Administra aparteno redakti

Saupsdorf estas parto de la komunumo Kirnitzschtal. Al ĝi ankaŭ apartenas Lichtenhain, Altendorf, Mittelndorf kaj Ottendorf.