Sava (Madagaskaro)

Sava estas regiono de Madagaskaro. Ĝia ĉefurbo estas Sambava.

La regiono estas lokita en la norda parto de la orienta bordo de Madagaskaro. Ĝi havas limon kun Diana (norde), Sofia (okcidente) kaj Analanjirofo (sude).

La nomo de Sava devenas de kunmeto de la unuaj literoj de ĝiaj ĉefaj urboj: Sambava, Antalaha, Vohémar kaj Andapa. Tiuj urboj havas titolon de "mondaj ĉefurboj de vanilo", ia spico sub la nomo burbona vanilo, de kiu la regiono estas la plej granda produktanto ne la mondo. Ĝia ekonomia graveco okazigis la rekonstruon de la vojo, kiu kunigas la urbojn, nomata "vojo de la vanilo", en la dua duono de 2005.

Sava estas dividata en 4 distriktoj.

Distriktoj de Sava redakti

  • Andapa
  • Antalaha
  • Sambava
  • Vohemar