Savaii-InsuloSavai'i estas la plej granda kaj la plej alta insulo en Samoo kaj la plej granda termaso en Polinezio escepte de Havajo kaj Nov-Zelando. Insulo Savai'i ankaŭ estas referita fare de samoanoj kiel Salafai, klasika samoa esprimo uzita en parolarto kaj prozo. Insulo Savai'i estas hejmo al ĉirkaŭ 43 142 (jaro 2006) da homoj kiuj konstituas 24 % de la loĝantaro de Samoo [1]. La sola urbeto kaj pramŝipa finhaltejo estas Salelologa, la ĉefa enirejo por la insulo, situanta en la orienta fino de Savai’i. Asfaltita vojo servas kiel la ĉefan aŭtovojon, liginte plejmulton el la vilaĝoj, kun lokaj aŭtobusoj kiuj atingas plejmultojn setlejojn.

Savaii-Insulo
insulo
Situo Pacifika Oceano
Insularo Samoa Insularo
Geografia situo 13° 35′ S, 172° 25′ U (mapo)-13.583333333333-172.416666666671858Koordinatoj: 13° 35′ S, 172° 25′ U (mapo) f1
Savaii-Insulo (Samoo)
Savaii-Insulo (Samoo)
DEC
Savaii-Insulo
Savaii-Insulo

Map

Longo 70 kmf2
Larĝo 40 kmf3
Areo 1 694 km² f4
Plej alta loko Silisili-Monto
1 858 mf5
Ŝtato Samoo Samoo
Loĝantaro 43 135 (2010)
25 loĝ./km²
Ĉefa loko Salelologa
Mapo de Insulo Savai'i
Mapo de Insulo Savai'i
vdr

Savaii-Insulo konsistas el ses itūmālō ( distriktoj ). Ĉiu el tiuj ĉi ampleksas vilaĝojn kun fortaj tradiciaj ligiloj de parenceco, historio, tero kaj matai ĉefajn titolojn. Ekzistas ankaŭ iu limigita ekoturismo-disvolviĝo kiu organiziĝas plejparte ene de la vilaĝoj. La Mau, la neviolenta movado de Samoa por politika sendependeco dum koloniismo en la komenco de la 1900-aj jaroj, havis siajn komencojn sur Savaii-Insulo kun la Mau Pule-movado [2].

Biogeografio redakti

Biogeografie la insulo situas en la Samoaj tropikaj humidaj arbaroj de la Pacifika ekozono.

Referencoj redakti

  1. Final Population and Housing Census 2006. Samoa Bureau of Statistics (July 2008). Arkivita el la originalo je 2011-01-01. Alirita 24 May 2010.
  2. [1], Lalaga:A Short History of Western Samoa, Malama Meleisea and Penelope Schoeffel Meleisea, p. 117.

Eksteraj ligiloj redakti