Savannah-kato
kvar monatojn aĝa Savannah-kato
Datumoj
ŝultra alteco ĝis 45 cm
longeco
pezo virkato: proksimume 10 kg
katino: proksimume 8 kg
permesataj felkoloroj silver spotted tabby (arĉente makulita)
brown spotted tabby (brune makulita)
black/black smoke (nigra/nigra "fumeca")
ne permesataj felkoloroj ĉiuj aliaj

Savannah-kato estas nova, relative ekzota kata raso, kiu ekestis el bredo kruciĝa inter servalo kaj endoma kato. Temas pri raso agnoskita de la Internacia Kata Asocio (angle The International Cat Association, TICA).

Historio redakti

Pri la unua pariĝo de servalo sukcesis la bredistino Judy Frank ĉirkaŭ la jaro 1980. Joyce Srouve respondecis pri establiĝo de la kata raso meze de la 1990-aj jaroj. Ŝi ripete sukcesis pri bredo de hibridoj. Savannah-kato estas do hibrido de servalo, kiu komune vivas ĉefe en humidaj savanoj, el kiuj originas ĝia nomo (angle la signifo de savannah estas "savano").

Aspekto redakti

Savannah-katoj estas grandaj, sveltaj katoj kun longaj kruroj, longa kolo kaj mallarĝa, malgranda kapo kun relative grandaj oreloj. La felo kiel ĉe servaloj estas baze blankeca, grizeca kaj flaveca kun multaj nigrecaj makuloj. Kutime la baza fela koloro estas plejparte flaveca ĝis helbruneca, kun preskaŭ blanka ventro, kaj la makuloj estas klare difinitaj. Sed ankaŭ estas koloraj variaĵoj, ekzemple kun makuloj malpli klare difinitaj, pli "fumacaj".

Pro la sterileco de la Savannah-virkatoj de la unua hibrida generacio, por plia reproduktado necesis plia uzo de dombestaj virkatoj. Por tio uziĝis diversaj kataj rasoj, ĉefe la bengala kato, sed ankaŭ la egiptia Mau-kato, la raso Ocicat (laŭ aspekto simila al oceloto, sed tute malsovaĝa), orientala mallonghara kato kaj Maine-Coon-katoj. Intertempe ekzistas sufiĉe da fekundaj Savannah-katoj de pliaj hibridaj generacioj, tiel ke nun kutimas pariĝoj inter vira kaj ina Savannah-katoj. Celo de la bredado estas aspektigi la Savannah-katojn kiel pli etaj bildigoj de servaloj. Kvankam efektive pli etaj ol servaloj, la plenkreskaj Savannah-katoj en unuaj generacioj - pezantaj 10 kilogramojn kaj altaj de grundo ĝis ŝultro ĝis 45 centimetroj - estas inter la plej grandaj dombestaj kataj rasoj. La grandeco iom malplialtiĝas de generacio al generacio, sed laŭ la ĝisnunaj spertoj la fela aspekto, altaj krucoj kaj la moviĝomaniero de servaloj plu konserviĝas.

 
detala kapa portreto

Karaktero redakti

Savannah-katoj konsideriĝas amikemaj, sociemaj kaj ludemaj bestoj, kiuj bone harmonias kun aliaj dombestoj. Kontraste al la plej multaj aliaj dumbestaj kataj rasoj ili ne timas naĝadon. En rapida reago kaj kapablo salti ili superas aliajn dumbestajn katajn rasojn. Post preskaŭ tri jaroj Savannah-katoj estas finkreskintaj - tiam ili kapablas el staro salti ĝis alto de du metroj.

Dombesta vivteno redakti

Malgraŭ sia deveno de sovaĝa kato, Savannah-katoj jam en unuaj generacioj dombeste vivteneblas kompareble simple kiel aliaj dombestaj katoj. Savannah-katoj ne tendencas trodikiĝi, kaj aktivas nokte.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti