Savigny-lès-Beaune
Savigny-lès-Beaune estas franca komunumo lokita en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi havis 1286 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021.
Savigny-lès-Beaune | ||
---|---|---|
komunumo | ||
Preĝejo Sankta Cassien
| ||
komunumo en Francio | ||
Blazono | ||
Administrado | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Beaune | |
Kantono | Ladoix-Serrigny | |
Komunumaro | Communauté d'agglomération Beaune Côte et Sud | |
INSEE kodo | 21590 [+] | |
Poŝtkodo | 21420 | |
Telefonkodo | 03 80 2 | |
En TTT | Oficiala retejo [+] | |
Politiko | ||
Urbestro | S-ro Sylvain Jacob 2014-2020 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 1 286 (2021) [+] | |
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | |
Geografio | ||
Geografia situo | 47° 4′ N, 4° 49′ O (mapo)47.0641666666674.8191666666667Koordinatoj: 47° 4′ N, 4° 49′ O (mapo) | |
Alto | 229 m - 577 m | |
Areo | 35,98 km² (3 598 ha) | |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Alia projekto | ||
Vikimedia Komunejo Savigny-lès-Beaune [+] | ||
Geografio redakti
Savigny-lès-Beaune situas en la norda parto de la Côte de Beaune. La komunumo enhavas la urbeton Savigny kaj la vilaĝetojn Chaume, Barboron, Borey, le Bas des fontaines kaj Chenôvre.
La rivero Rhoin trafluas sur la komunumo.
Klimato redakti
Temperaturo (°C) | Pluvo (mm) | Sunumado (1/10 horo) | |
---|---|---|---|
1941-1971 | 10,7 | 723,3 | |
1951-1981 | 10,5 | 736,4 | 1900,9 |
1961-1991 | 10,6 | 731,4 | 1831,1 |
1971-2001 | 11,0 | 736,2 | 1823,0 |
1981-2010 | 11,4 | 749,1 | 1850,8 |
Historio redakti
De 1974 ĝis 2008, la kreskaĵoprotektado estis en Savigny-lès-Beaune.
Vino redakti
Oni diras ke la vino esta nutranta, teologia kaj kontraŭmortiganta.
La surfacampleksoj pri produktado estas :
- ruĝaj : 316 ha
- blankaj : 38 ha
Esperanta vivo redakti
En la komenco de la 20-a jarcento Savigny eldonis esperantan turisman broŝuron. La esperanta grupo sub la gidvado de signoro A. Nuidan estas tre aktiva. En 1912 kvar kursoj por lerni Esperanto estis proponitaj[1].
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉon en 2009 (0,23 %) kaj 2 voĉojn en 2014 (0,46 %).
Famaj uloj redakti
- Fred Bertrand Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine designisto kaj verkisto.
- Germàn Becerra[rompita ligilo] pentristo, skulptisto.
- Paule Di Puccio poetino kaj verkistino.
Referencoj redakti
- ↑ (1912) “Cours d'Esperanto pour l'année 2011-2012”, Burgonja stelo (6).
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Paĝaro por ciuj Savigny[rompita ligilo] france (26 komunumoj nomiĝas Savigny en Francio kaj en Svislando).