Savo de danaj judoj

La savo de danaj judoj estis historia okazaĵo dum la germana okupado de Danio en la Dua Mondmilito. La 1-a de oktobro 1943 Adolf Hitler ordonis la arestadon kaj deportadon de la danaj judoj. Malgraŭ la granda risko kiun travivis la popolo, la Dana rezistomovado danke al la kunlaborado de multaj anonimaj danoj sukcesis translokigi per ŝipo al la neŭtrala Svedio ĉirkaŭ ok mil danajn judojn.

Enskribiĝo en la Memorejo de la Placo de Danio, en Jerusalemo

La translokigo savis de la Holokaŭsto la plejmulton el la juda komunumo de Danio. Kiel rezulto de la savo kaj la dana perado nome de la 5% el la judoj kiuj estis deportataj al la portempa kampuso de Theresienstadt en Bohemio, pli ol 99% el ili postvivis ĝin.

Vidu ankaŭ redakti