Savoniaj dialektoj

Savoniaj dialektoj estas finnaj dialektoj kiujn oni parolas en la regionoj Norda Savonio, Suda Savonio, Norda Karelio, Meza Finnlando, Kainuu kaj la Laga areo de Suda Ostrobotnio.

La savoniaj dialektoj estas parto de orientaj finnaj dialektoj. Kie en la finna literatura lingvo estas aa en unua silabo, en la savoniaj dialektoj estas normale ua (mateno estas en la finna literatura lingvo aamu, en savoniaj dialektoj uamu). Diftongoj, tiuj en la finna literatura lingvo ŝtopas je i, en la savoniaj dialektoj normale ŝtopas je e (knabofilo estas en la finna literatura lingvo poika, sed en la savoniaj dialektoj poeka). Kie en la finna literatura lingvo estas d, en savoniaj dialektoj estas nenio (la genitivo de la vorto lahti [golfo] estas en la finna literatura lingvo lahden, en la savoniaj dialektoj lahen).

Areo de savoniaj dialektoj