Savva Ivanoviĉ Mamontov (ruse Савва Иванович Мамонтов; naskiĝis la 15-an de oktobro 1841 en siberia urbo Jalutorovsk, mortis la 6-an de aprilo 1918 en Moskvo) estis eminenta rusia entreprenisto kaj mecenato.

Savva Mamontov
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1841 (1841-10-03)
en Jalutorovsko, Tobolska gubernio,  Rusia Imperio
Morto 6-an de aprilo 1918 (1918-04-06) (76-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Distrikto Sergijev Posad
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Familio
Patro Ivan Mamontov
Edz(in)o Elizaveta Grigorievna Mamontova
Infanoj Vera Mamontova • Vsevolod Savvich Mamontov • Sergey Mamontov • Andrey Savvich Mamontov
Okupo
Okupo artkolektanto • entreprenisto
vdr

Lia patro Ivan Fjodoroviĉ Mamontov estis riĉa komercisto. Lia patrino nomiĝis Maria Tiĥonovna (n. Laĥtina). Savva estis ties kvara infano.

En 1849 la familio venis Moskvon, kie ĝi luis luksan palaceton. Post morto de Maria Tiĥonovna en 1852 Savo kune kun sia frato lernis en moskva gimnazio. Post unu jaro li komencis studi en peterburga monta instituto. Poste li daŭrigis sian studadon en jura fakultato de moskva universitato. Tamen jam tiam aperis lia dumviva pasio al teatro kaj ĝenerale al belartoj, tial li studis ne tro volonte kaj preferis ofte viziti spektaklojn kaj ion similan aperigi en sia loĝejo.

En Moskvo lia patro Ivan Fjodoroviĉ okupiĝis ĉefe pri konstruado de fervojoj. Sub lia gvido estis konstruita Troicka fervojo, kiu ekfunkciis somere de 1863.

En 1864 Savva Mamontov vojaĝis tra Italio kaj lernis kanti. Tie li konatiĝis kun fraŭlino Elizaveta Sapoĵnikova, filino de riĉa rusa komercisto, kiu en 1865 iĝis lia edzino. La novbakitaj geedzoj ekloĝis en la granda moskva domo, kiun donacis al ili Ivano Mamontov (nun en ĝi funkcias Tipografia universitato- str.Sadovo-Spasskaja, 6).

Post morto de lia patro en 1869 Savva Mamontov okupis lian postenon de direktoro de Moskvo-Jaroslava fervojo. Li aktive agadis kaj baldaŭ lia fameco pligrandiĝis.

En 1870 la geedzoj aĉetis malnovan bienon en Abramcevo situantan norde de Moskvo, kiun antaŭe posedis granda rusa verkisto Sergio Aksakov. Ĝi bezonis riparon, kiun oni okazigis dum kelkaj jaroj. Tiutempe estis aldonitaj ceteraj konstruaĵoj. Dum lia posedado la bieno multe pligrandiĝis, ĉar tie oni konstruis novajn objektojn, kiuj kreis la nekompareblan, belegan ensemblon. En 1882 tie aperis la brika preĝejo, en kiu poste en 1918 Mamontov estis sepultita.

Iom post iom Abramcevo iĝis reala centro de la kultura vivo de Rusio, ĉar tien venis kaj longe ion ajn kreis famaj rusaj pentristoj: Ilja Repin, Viktor Vasnecov, Valentino Serov, Isako Levitan, Bazilo Polenov, Mikaelo Vrubel, Konstanteno Korovin k.a. Mamontov malkovris por publiko kaj surscenigis eminentan rusan basulon Teodoro Ŝaljapin.

Fine de la 19-a jarcento Savva Mamontov prenis grandan krediton por konstrui la novan fervojon Peterburgo-Vjatka, kiun li garantiis per sia kambio. Tamen pro financaj spekulacioj kaj aventuraĉoj li fiaskis kaj estis arestita. Por kompensi la krediton oni aŭkciis preskaŭ tutan lian propraĵon, inkluzive rarajn artaĵojn. Post iom da tempo okazis tribunalo, kiu absolvis la malfeliĉan entrepreniston. Tamen Mamontov perdis sian monon, socian reputacion kaj tute ruiniĝis. Li plue ne okupiĝis pri entreprenado. Li konservis sian amon al la belartoj.

Savo Mamontov mortis la 6-an de aprilo 1918 en Moskvo kaj estis sepultita en Abramcevo.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Biografio de Savo Mamontov ruse
  • [2] pri Mamontov kaj Abramcevo itale
  • [3][rompita ligilo] pri Mamontov kaj Abramcevo angle