ScarriffScariff (irlande An Scairbh, roka «vojkruciĝo» aŭ «transirejo») estas vilaĝo en la orienta parto de graflando Clare en Respubliko de Irlando. La vilaĝo estas, kiel ĝia nomo indikas, grava kaj centra vojkruciĝo en orienta Clare, situante sud-okcidente de la lago Derg kaj proksimume samdistance (ĉ. 30km) de Ennis sud-okcidente, Limerick sude kaj Gort laŭ la vojo al Galway.

La centra placo de Scarriff en 2007 dum la Scarriff Harbour Festival
Vido al la vilaĝo Scarriff. Dekstre troviĝas la fabriko de kompaktaĵoj, identigebla pro sia alta kamentubo

En 2006, Scarriff enkalkulis 798 loĝantojn, sed la domaro preterstaras tion de Tuamgraney (Tuaim Gréine en la irlanda) kaj ambaŭ vilaĝoj estas ofte rigarditaj kunaj. Aliaj najbaraj vilaĝoj estas Bodyke (Luban dige), Ogonelloe (Tuath Uí gConaile), Mountshannon (Baile Uí Bheoláin) kaj Feakle (An Fhiacail) fama pro siaj trinkejoj kaj sia festivalo de irlanda muziko.

La skribmaniero Scarriff estas oficiale uzita interalie ĉe trafikŝildoj sed Scariff ankaŭ ĉieestas. La du skribmanieroj estas do interŝanĝeblaj. La ofte trafikŝtopitan vilaĝcentron ĉirkaŭpasas duvoja ŝoseo sub kiu fluas rivero Scarriff kiu enfluas na lago Derg.

Ekzistas en Scariff sufiĉe multnombraj butikoj inkluzive plurajn ĉiovendejojn kaj unu ekologia nutraĵvendejon, unu retumejo, pluraj restoracioj kaj trinkejoj kaj, depost 2007, nova biblioteko. Krome, troviĝas policejo (Garda Síochána) kaj fajrobrigado. Apud la vilaĝo enradikiĝis fabriko de lignaj kompaktaĵoj, laŭdire ununura en Irlando.

Eksteraj ligiloj redakti