Schönengrund

komunumo de Svislando
Schönengrund
Blazono de Schönengrund
Schönengrund
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Schönengrund apartens al la
distrikto Hinterland.
Geografia situo CH1903: 735174 / 243265 (mapo)47.3263888888899.2269444444445Koordinatoj: 47° 20′ N, 9° 14′ O; CH1903: 735174 / 243265 (mapo)
Nombro de loĝantoj 478
Areo 5,19 km²
Alteco 844 m super marnivelo
Poŝtkodo 9105
Komunumkodo 3003
Mapo de Schönengrund
vdr

Pri la komunumo redakti

Schönengrund estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Schönengrund situas en la regiono kaj iama distrikto Hinterland (Malantaŭa Lando) proksimume en la mezo inter Herisau kaj Wattwil. La vilaĝo Schönengrund praktike kunkreskis kun la najbara vilaĝo Wald, kiu apartenas la la sanktgala komunumo Neckertal. La plej alta punkto de la komunumo estas la pinto de la monto Hochhamm sur alteco de 1275 m s.m. Laŭ la monto la komunumo estas ankaŭ nomita Hamm.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schönengrund limas en nordoriento al Schwellbrunn, en sudoriento al Urnäsch, en sudokcidento al Hemberg (SG), kaj en nordokcidento al Neckertal (SG).

Trafiko redakti

Tra la komunumo Schönengrund pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Herisaŭ al Wattwil. La komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Herisau al Brunnadern al la publika transportreto. Ĝis 1992 ekzistis seĝotelfero de Schönengrund al la monto Hochhamm.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schönengrund datiĝas el la jaro 1268.[1] La hodiaŭa komunumo fondiĝis per la disiĝo de la komunumo Urnäsch kaj konstruo de la preĝejo en la jaro 1720. Ek de la findo de la 18-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento en Schönengrund prosperis tekstilindustrio. En la jaro 1931 tamen fermiĝis la lasta brodadofabriko en la vilaĝo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti