Schöningen

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Schöningen estas urbeto de 13 000 loĝantoj (2005) en la distrikto Helmstedt, Malsupra Saksio, Germanio.

La kastelo de Schöningen

Koordinatoj: 52° 8′ N 10° 59′ O / 52.133 °N, 10.983 °O / 52.133; 10.983 (mapo)Koordinatoj: 52° 8′ N 10° 59′ O / 52.133 °N, 10.983 °O / 52.133; 10.983 (mapo)

La ĉefa industrio estas la subĉiela ekspluato de lignito ("brunkarbo").

Historio redakti

En arkeologio, Schöningen estas famkonata pro 8 ŝtonepokaj lignaj ĵetlancoj elfositaj rande de la subĉiela brunkarbo-minejo apud la urbeto. La ĵetlancoj havas aĝon de 400.000 (aŭ laŭ postaj datigoj de "nur" 270.000) jaroj kaj estas la plej antikvaj konataj lignaj artefaktoj de la mondo. Ili troviĝis kune kun la restaĵoj de ĉirkaŭ 20 sovaĝaj ĉevaloj, kies ostoj montras multajn signojn de buĉado. Konklude jam frua homo erectus estis ĉasisto.

Ĝemelaj urboj redakti

Schöningen estas ĝemelita kun

Eksteraj ligiloj redakti