Schötz

komunumo de Svislando
Schötz
Blazono de Schötz
Preĝejo de Schötz
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 10′ 16″ N 7° 59′ 22″ O / 47.17111 °N, 7.98944 °O / 47.17111; 7.98944 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 16″ N 7° 59′ 22″ O / 47.17111 °N, 7.98944 °O / 47.17111; 7.98944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3372
Areo 10,84 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 6247
Komunumkodo 1143
Mapo de Schötz
vdr

Pri la komunumo redakti

Schötz estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Schötz situas ĉe la okcidenta flanko de la Marĉo de Wauwil. Tra la komunumo fluas de nordo al sudo paralele la riveroj Luthern en okcidento kaj Wigger en oriento, kiuj kunfluas en la norda najbarkomunumo Nebikon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,84 km², de kiuj 17,9% estas kovritaj de arbaro, 69,3% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schötz limas en nordokcidento al Nebikon, en nordo al Egolzwil, en nordoriento al Wauwil, en oriento al Ettiswil, en sudoriento al Alberswil, en sudo al Gettnau, en sudokcidento al Ohmstal, kaj en okcidento al Ebersecken.

Trafiko redakti

La komunumo Schötz estas konektita al la publika transportreto per la du buslinioj de Altishofen tra Nebikon kaj Schötz al Willisau kaj de Ebersecken tra Schötz al Dagmersellen.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas norde en Dagmersellen en distanco de 3 km.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schötz datiĝas el la jaro 1173 kiel Scotis.

Dum arkeologiaj fosadoj en la jaroj 1929 ĝis 1933 kaj 1965 oni trovis restadejojn de cervoĉasitoj el la meza ŝtonepoko, kiuj datiĝas el la 5-a jarmilo antaŭ Kristo.

Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1407 la Grafejo Willisau estis aĉetita de la urbo Lucerno kaj kun ĝi ankaŭ Schötz fariĝis lucerna.

En la jaro 1653 en Schötz dum la Kamparana Milito renkontiĝis ribeloj dum popola kunveno por verki siajn plendoartikolojn kontraŭ la feŭdaj uzurpantoj de la urbo Lucerno.

Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo estis parto de la voktejo Willisau kaj ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj redakti

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti