Schattenhalb BE
publikigita versio estis patrolita je 10 nov. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 10 nov. 2023.
- La mallongigo BE en Schattenhalb BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schattenhalb.. |
Schattenhalb | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Interlaken-Oberhasli |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Oberhasli |
Koordinatoj | 46° 43′ 0″ N 8° 11′ 0″ O / 46.71667 °N, 8.18333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 0″ N 8° 11′ 0″ O / 46.71667 °N, 8.18333 °O (mapo) |
Areo | 31,5 km² |
Alteco | 600 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3860 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo redakti
Schattenhalb estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 606 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio redakti
La komunumo Schattenhalb konsistas el la vilaĝetoj Willigen, Geissholz, Falchern kaj Lugen. Ĝi situas ĉe la suda, do la ombra flanko - tial la nomo Schattenhalb (germane ombra duono) - de tiel nomita Hasli-Valo, kiel nomiĝas la supra parto de la valo de la rivero Aro. Sur la teritorio de la komunumo situas la Rosenlaui-Glaĉero kun la impresa Rosenlaui-Glaĉerravino, kiu allogas multnombrajn turistojn.
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Schattenhalb limas en okcidento kaj nordo al Meiringen, en oriento kaj sudo al Innertkirchen, kaj en sudokcidento en unu punkto al Grindelwald.
Trafiko redakti
Schattenhalb situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Poŝtaŭtolinio de Meiringen kondukas somere preter la Rosenlaui-Glaĉerravino tra la montpasejo Grosse Scheidegg al Grindelwald.
Monda Naturheredaĵo redakti
Ek de la 13-an de decembro 2001 la komunumo kiel parto de la regiono de Jungfrau kaj Aleĉ-Glaĉero estis aldonita al la listo de la Monda Naturheredaĵo de UNESKO kiel regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.
Historio redakti
La komunumo Schattenhalb estis kreiita en la jaro 1834 per la kunigo de la municipoj (alemane Bäuerten) Willigen, Geissholz, Falchern kaj Lugen. [1]
Vidu ankaŭ redakti
- Aliaj signifoj de Schattenhalb
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Schattenhalb – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)