Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Liĥtenŝtejno. Por informoj pri komunumo en Rumanio, vidu la artikolon Șelimbăr.


Schellenberg (germana prononco ŜELlenberk) estas la aree plej malgranda komunumo de Liĥtenŝtejno.

Schellenberg
komunumo
Komunumoj de Liĥtenŝtejno • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Liĥtenŝtejno
Ŝtato Liĥtenŝtejno
Regiono Unterland
Poŝtkodo 9488
Telefonkodo 423 373
Kodo laŭ BFS 7011
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Loka registaro Postfach 46, Dorf 49, 9488 Schellenberg
Urbestro Norman Wohlwend (FBP)
Demografio
Loĝantaro 1 050  (30-a de junio 2014)[1]
Loĝdenso 300 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo CH1903: 759718 / 233556 (mapo)47.2336111111119.5480555555555Koordinatoj: 47° 14′ N, 9° 33′ O; CH1903: 759718 / 233556 (mapo)
Alto 626 m
Areo 3,5 km² (350 ha)
Horzono +1
Schellenberg (Liĥtenŝtejno)
Schellenberg (Liĥtenŝtejno)
DEC
Schellenberg
Schellenberg
Situo de Schellenberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Schellenberg [+]
vdr

Geografio redakti

 
Schellenberg, dekstre la Biedermann-Domo

La komunumo troviĝas tute en la nordo de la lando. Ĝi situas relative alte kun meza alteco de 626 m s.m.. De Schellenberg oni havas bonan belvidon super la tuta Rejnvalo. La vilaĝo havis 1029 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La areo de la komunumo etendiĝas sur 3,5 km².

Trafiko redakti

Schellenberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita kun la publika trafikreto per buslinio al Gamprin-Bendern.

Historio redakti

En Schellenberg ekzistas homaj setlejoj jam ekde la 3-a jarmilo a.K.. En la supra Isarvalo troviĝis la familia sidejo de la Senjoroj de Schellenberg. Sur la monto Eschnerberg, kiu hodiaŭ portas la nomon de ilia familio, ili konstruis la kastelon Alt-Schellenberg.

Princo Johann Adam Andreas von Liechtenstein (n. 1657; m. 1712) akiris en la jaro 1699 la imperiliberan Senjorujon Schellenberg.

Vidindaĵoj redakti

  • Monaĥinejo
  • Biedermann-Domo
  • Du kastelaj ruinoj
  • Monumento pri rusoj
  • Erar-ŝtono
  • Paroĥa kirko
  • Kapelo de Sankta Georgo

Referencoj redakti

  1. Bevölkerungsstatistik. 30. Juni 2014. Amt für Statistik (AS), Fürstentum Liechtenstein, S. 7, abgerufen am 25. Januar 2015 (PDF; 424 kB).

Eksteraj ligiloj redakti


  Komunumoj de Liĥtenŝtejno
Altejo (sude):   BalzersPlankenSchaanTriesenTriesenbergVaduzo
Malaltejo (norde):   EschenGamprinMaurenRuggellSchellenberg