Scheme

programlingvo; dialekto de programlingvo Lispo

Scheme (aŭ Skimo) estas la funkcia programlingvo, kreita de Guy L. Steele kaj Gerald G. Sussman je 1975, unu el du la plej popularaj dialektoj de Lisp (la alia populara Lispa dialekto estas Common Lisp). Ĝia baza ideo estas minimumeco. Anstataŭ amasigi trajtojn unu post la alia, Scheme provizas kiel eble malmulte primitivajn nociojn, sed ebligas facile efektivigi ĉion super ili.

Scheme
Logobildo de Scheme
Logobildo de Scheme
programlingvo • multparadigma programlingvo • funkcia programlingvo • proceda programlingvo • metaprogramlingvo • off-side rule language
Paradigmo: funkcia, struktura
Paradigmo(j): funkcia programado • proceda programado • metaprogramadoordonema programado
Aperis en: 1975
Aŭtoro(j): Guy L. Steele kaj Gerald G. Sussman
Tipa sistemo: Dinamika
Programlingva(j) dialekto(j): multaj
Kreita sub la influo de: LISP
Permesilo(j): multaj
Retejo: http://r7rs.org/
vdr

Mallonga priskribo de trajtoj redakti

  • Treege minimuma sintakso kompare al aliaj programlingvoj.
  • Precipe funkcia stilo de programado (t. e. "funkcioj vokas funkciojn" sen deviga tempa ordo de komputo), sed ordonema stilo (kiam "agoj sekvas agojn" en strikta tempa ordo) ankaŭ uzeblas.
  • Listo estas la precipa datuma strukturo (kiel en ĉiu Lispa dialekto).
  • Unua membro de listo estas normale la nomo de funkcio aŭ operatoro - tial Scheme bezonas neniujn regulojn por operatora prioritato.
  • Efike realigitaj tabeloj (angle - "arrays").
  • Statikaj, t.e. blokaj, regionoj de nomoj (tradicie Lisp havis dinamikajn regionojn).
  • Unu spaco de nomoj por variabloj kaj funkcioj (Common Lisp havas du apartajn spacojn).
  • Sekuraj "higienaj" makrooj (kvankam malpli potencaj ol la danĝeraj makrooj de Common Lisp).
  • Realigado de "vosta rekursio" kiel iteracio sur interna malalta nivelo.
  • Rekta, senpera subtenado de daŭrigoj (angle - "continuations") : programisto havas plenan regon pri ili.
  • Plena subtenado de "leksike regionigitaj fermoj" (angle - "closures") - fakte, ĉiu funkcio estas ankaŭ la fermo.
  • Aŭtomata senrubigo (vakigo de neuzata memoro).

Ekzemploj redakti

Simplaj matematikaj operacioj redakti

(+ 2 (* 2 2))
(+ 1 2 3 4)

Voko al operacio estas prezentita kiel listo, komenciĝanta per la signo de la operacio.

Predikatoj de tipo redakti

(number? 5)
(number? "foo")
(string? "foo")

Laŭ la konvencio, la nomoj de predikataj funkcioj devas finiĝi per simbolo ?.

Predikatoj de egaleco redakti

(eq? "foo" "bar")
(eq? 5 (+ 2 3))
(eq? (eq? 2 3) (eq? 3 4))

En Scheme, ekzistas multaj predikatoj de egaleco, kies sencoj diferenciĝas : eq?, eqv?, equal? kaj =.

Difino de funkcio redakti

(define fact (lambda (x)
    (if (= x 1)
        1
        (* x (fact (- x 1))))))

(define fib (lambda (n)
    (cond ((= n 0) 0)
   ((= n 1) 1)
   (else (+ (fib (- n 1))
                   (fib (- n 2)))))))

(define sum (lambda (x)
    (cond ((null? x) 0)
   (else (+ (car x) (sum (cdr x)))))))

(fact 14)
(fib 10)
(sum '(6 6 6 100))
(sum (map fib '(1 2 3 4)))

Oni konstruas difinon de ĉiu funkcio laŭ jena modelo:

(define nomo-de-funkcio (lambda (listo de argumentoj) (realigado de funkcio)))

(define (nomo-de-funkcio listo de argumentoj) (realigado de funkcio))

Enigo/Eligo redakti

(display "Saluton, mondo!") ; Eligu la frazon "Hello, World!"
(display (+ (read) (read))) ; Enigu 2 nombrojn, adiciu ilin kaj eligu sumon

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti