Schlatt-Haslen

komunumo de Svislando

Schlatt-Haslen estas distrikto respektive komunumo en Kantono Apencelo Interna, Svislando. Ĝi havis 1143 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Schlatt-Haslen
Blazono de Schlatt-Haslen
Preĝejo de Haslen
distrikto de Svisiokomunumo en Svislando
Kantono Apencelo Interna
Distrikto En Kantono Apencelo Interna la komunumoj oficiale nomiĝas distriktoj
Koordinatoj  47° 21′ 24″ N 9° 23′ 47″ O / 47.35667 °N, 9.39639 °O / 47.35667; 9.39639 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 24″ N 9° 23′ 47″ O / 47.35667 °N, 9.39639 °O / 47.35667; 9.39639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1143
Areo 17,9 km²
Alteco 740 m super marnivelo
Poŝtkodo 9054
Komunumkodo 3104
Mapo de Schlatt-Haslen
vdr

Geografio redakti

Al Schlatt-Halseln apartenas la regiono de la altejo de Hundwil kaj Rotbach. Al la distrikto respektive komunumo apartenas la vilaĝoj Haslen, Schlatt kaj Enggenhütten. Al Schlatt-Haslen apartenas laŭ decido de 1870 kiel eksklavo de Kantono Apencelo Interna ĉirkaŭita de la teritorio de la komunumo Teufen (AR) ankaŭ la Monaĥejo Wonnenstein. Tra la suda parto de Schlatt-Haslen fluas la rivero Sitter, kiu formas profundan ravinon kaj tranĉas la vilaĝo Enggenhütte de la cetera distrikto-komunumo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo kaj distrikto Schlatt-Haslen limas en nordo al Teufen (AR), en nordoriento al Bühler (AR), en oriento al Gais (AR), en sudoriento al Apencelo, en sudon al Gonten, en sudokcidento al Hundwil (AR), kaj en nordokcidento al Stein (AR).

Trafiko redakti

Enggenhütten situas ĉe la kantona ĉefvojo 459 de Apencelo al Herisau, dum la vilaĝoj Haslen kaj Schlatt situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinioj al Teufen kaj Apencelo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schlatt datiĝas el la jaro 1200 kiel Slatte, dum Haslen estis menciita en la 13-a jarcento kiel Haslowe.

La loĝantoj de Oberhaslen, Vorderhaslen, Hinterhaslen kaj Ebni ĉe la bordo de Sitter inter 1648 kaj 1650 kune konstruigis la preĝejon Unserer Lieben Frau (Nia Kara Dipatrino), kiu unue estis filio de la paroĥo Apencelo. En la jaro 1666 Haslen fariĝis propra paroĥo.

La hodiaŭa distrikto-komunumo kreiĝis en la jaro 1873 per kunigo de la rodo Schlatt kun parto de la duonrodo Rinkenbach sudokcidente de la rivero Sitter. [1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti