Schlierbach LU

komunumo de Svislando

Schlierbach estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 649 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Schlierbach
Blazono de Schlierbach
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 13′ 28″ N 8° 6′ 42″ O / 47.22444 °N, 8.11167 °O / 47.22444; 8.11167 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 28″ N 8° 6′ 42″ O / 47.22444 °N, 8.11167 °O / 47.22444; 8.11167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 649
Areo 7,23 km²
Alteco 697 m super marnivelo
Poŝtkodo 6231
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schlierbach
vdr

Geografio redakti

Schlierbach situas sur monteto oriente de la valo de la rivero Suro. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝoj kaj setlejoj Brämhüser, Etzelwil kaj Weiherbach, kaj Wetzwil.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,17 km², de kiuj 31,0% estas kovritaj de arbaro, 62,5% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schlierbach limas en nordo al Schmiedrued (AG), en oriento al Rickenbach, en sudo al Geuensee, en sudokcidento al Büron, kaj en nordokcidento al Triengen.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Sursee al Etzelwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schlierbach datiĝas el la jaro 1178 kiel Slierbach.

Schlierbach apartenis dum mezepoko al la Senjorejo Büron, kiu estis parto de la habsburga Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la grafejon, kaj kun ĝi ankaŭ Schlierbach fariĝis lucerna. Post kiam en la jaro 1455 la urbo Lucerno ankaŭ akiris la malaltan jurisdikcion de iu Hemmann de Rüsseegg, Schlierbach fariĝis parto de la kamparvoktejo Büron-Triengen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Schlierbach kaj Etzelwil apartenis al la distrikto Sursee, dum Wetzwil estis parto de la helveta distrikto Beromünster. Ek de 1803 ĉiuj tri komunumpartoj apartenis al la distrikto Sursee de Kantono Lucerno.

La hodiaŭa komunumo estis kreita en la jaro 1844 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj 1844 Schlierbach, Etzelwil kaj Wetzwil.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen