Schloßvippach

komunumo en Turingio, Germanio

Schloßvippach - prononco [ŜLOSvipaĥ] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1347 loĝantojn.

Schloßvippach
Blazono
Schloßvippach (Germanio)
Schloßvippach (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Komunumaro Gramme-Vippach
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036371
Poŝtkodo 99195
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068048
Politiko
Komunumestro Roland Wellhöfer
Partio de komunumestro FWG Schloßvippach
Adreso de la administrejo Erfurter Str. 11
Demografio
Loĝantaro 1347 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 6′ N, 11° 9′ O (mapo)51.10511111.145245Koordinatoj: 51° 6′ N, 11° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 175 m
Areo 20,92 km²
Oficiala retejo http://www.schlossvippach.de
vdr

Schloßvippach ĝis fino de la jaro 2019 estis sidejo de la administra komunumaro An der Marke, al kiu entute apartenas kvin komunumoj (Schloßvippach, Eckstedt, Markvippach, Sprötau, Vogelsberg), kaj ekde la komenco de la jaro 2020 estas la centro de nova, pli vasta komunumaro Gramme-Vippach, al kiu apartenas la komunumoj Alperstedt (755), Eckstedt (601), Großmölsen (233), Großrudestedt (1895), Kleinmölsen (296), Markvippach (550), Nöda (801), Ollendorf (425), Schloßvippach (1347), Sprötau (849), Udestedt (763) kaj Vogelsberg (679) - inter krampoj same la nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022.

Historio redakti

Unuafoje oni trovas la komunumon en oficiala dokumento de la 8-a jarcento (793). En tiu tempo la monaĥejo Fulda havis fortan influon en tiu regiono. En la posedaĵa listo de tiu monaĥejo oni trovas la vilaĝon dufoje.

En la 11-a jarcento aperas la senjoroj de Vippach. La kastelo de Vippach detruiĝis dum milito inter la turingiaj nobeloj kaj la vetinaj nobeloj en la jaro 1345. Ekde 1387 tiu kastelo dum preskaŭ 400 jaroj formis la bazon de la defendo de la regiono de Erfurt kontraŭ la teritorioj en la nordoriento. En la jaro 1483 Erfurt ankaŭ akiris la vilaĝojn Berlstedt kaj Kleinbrembach. En 1802 Schloßvippach fariĝis prusa. En 1806 ĝi fariĝis franca kaj post 1815 ĝi apartenis al la granda duklando Sachsen-Weimar-Eisenach. Ekde 1919 ĝi apartenas al la libera ŝtato Turingio. La belegan kaj bonstatan (laŭ la konstrusubstanco) Kastelon Vippach, kiu en tiu tempo estis posedaĵo de la familio Collenbusch, oni detruis laŭ la "fifama" ordono 209 de la sovetiaj okupantoj en la jaro 1948.

En la regiono oni jam setlis ekde la bronza kaj fera epoko. En 2008 kaj poste okazas arkeologiaj elfosoj fare de la Friedrich-Schiller-Universitato Jena.

Gefiloj de la urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti