Schmidt-teleskopo (aŭ Schmidt-kamerao) estas astronomia teleskopo konstruita en la celo de havi grandan kampan angulon kun malgrandaj optikaj aberacioj.

Iro de la lumaj radioj en Schmidt-teleskopo

Eltrovo kaj konstituo redakti

la Schmidt-teleskopo estis eltrovita en 1930 de la germana astronomo kaj optikisto Bernhard Schmidt[1] (18791935). Ĝia ĉefa komponanto estas sfera spegulo, pli facile konstruebla ol parabola spegulo, kaj nesfera lenso kun speciala kurbeco, tiel nomata ĝustiga plato de Schmidt. Tiu plato, lokigita en la centro de kurbeco de la sfera spegulo, celas korekti la aberaciojn de la spegulo. La kampo tiel akirita estas almenaŭ 100-obla de tiu de tradicia teleskopo kaj povas kovri unu milonon de la tuta "surfaco" de la ĉielo.

La sensilo (fotografia filmo au lumkaptilo) estas lokita en la fokuso de la spegulo, do en meza distanco inter la spegulo kaj ties centro de kurbeco. Fakte, la "fokusa ebeno" estas kurba, tio, kiu neprigas, ke la lumkaptilo estu kongrue kurba. Fotografia fimo povas esti kurbita per ŝraŭbo aŭ per pneŭmatika malpremo (vakuo). Oni povas ankaŭ uzi kroman lenson por "ebenigi" la fokusan ebenon : tiel funkcias la Schmidt-Väisälä-teleskopo.

Uzo redakti

 
Teleskopo Alfred-Jensch de 2 m, en la Observatorio Karl Schwarzschild de Tautenburg

La Schmidt-teleskopo estas ĉefe uzita por statistikaj studoj kaj enketoj por kiujn necesas observi grandan parton el la ĉielo ; serĉo de kometoj, asteroidoj, supernovaoj, sekvo de la artefaritaj satelitoj.

Ĉefe fama Schmidt-teleskopo estas la Teleskopo Samuel Oschin de la Observatorio de la Monto Palomar, uzita de la National Geographic Society por diversaj astronomiaj enketoj: Palomar Observatory Sky Survey (POSS), Palomar–Leiden survey, Second Palomar Observatory Sky Survey (POSS-II) kaj aliaj.

La teleskopo uzita de la Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) ankaŭ estas Schmidt-teleskopo. Plej granda Schmidt-teleskopo en la mondo estas la "Teleskopo Alfred-Jensch" [2] kun spegulo de 2 m de diametro, kiu troviĝas en la Observatorio Karl Schwarzschild de Tautenburg (Germanio).

Derivaĵoj redakti

  • Schmidt-teleskopo sen lenso : Antaŭ la eltrovo de Schmidt, oni korektis la aberacion de la sfera spegulo per diafragmo kiu limigas la aperturon al f/10 (unu dekono de la fokusa distanco). Sed tio reduktis la kvanton da lumo kaj do la kvaliton de la ricevita bildo[3].
  • Schmidt-Väisälä-teleskopo : La finna astronomo kaj fizikisto Yrjö Väisälä estis eltrovinta saman sistemon kiel tiu de Schmidt, sed la kurbeco de la fokusa "ebeno" malkontentigis lin : li neniam publikigis siajn laborojn. Kiam li sciis, ke Schmidt realigis sian teleskopon, li trovis rimedon al la kurba ebeno per konveksa lenso inter la spegulo kaj la fokuso.
  • Baker-Schmidt-teleskopo : En 1940, James Baker, de Harvard, aldonis kroman konveksan spegulon, kiu resendas la lumon en la konkavan spegulon. Se la radiuso de kurbeco de ambaŭ speguloj estas identa, la fokuso estas ebena.
  • Baker-Nunn-teleskopo : Joseph Nunn anstataŭigis la kroman spegulon de la Baker-Schmidt-teleskopo per triobla lenso.
  • Mersenne-Schmidt-teleskopo ; kiu konsistiĝas el unua konkava parabola spegulo, dua konveksa sfera spegulo kaj tria konkava sfera spegulo.
  • Schmidt-Newton-teleskopo ; kun dua ebena spegulo je 45° rilate al la optika akso.
  • Schmidt-Cassegrain-teleskopo , kun dua konveksa spegulo kiu resendas la lumon tra truo en la ĉefa spegulo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti