Schwaderloch

komunumo de Svislando

Schwaderloch estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 666 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Schwaderloch
Blazono de Schwaderloch
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 35′ 9″ N 8° 8′ 39″ O / 47.58583 °N, 8.14417 °O / 47.58583; 8.14417 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 9″ N 8° 8′ 39″ O / 47.58583 °N, 8.14417 °O / 47.58583; 8.14417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 666
Areo 2,77 km²
Alteco 321 m super marnivelo
Poŝtkodo 5326
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schwaderloch
vdr

Geografio redakti

La komunumo Schwaderloch situas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno tute en la oriento de la distrikto Laufenburg. En sude la komunumon limigas la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,77 km², de kiuj 1,17 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,32 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 530 m s.m. ĉe la norda deklivo de la monto Wandfluh, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 302 m s.m. borde de Rejno ĉe la limo al Mettauertal.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schwaderloch limas en nordo aliflanke de la rivero al la germana komunumo Albbruck, en oriento al Leibstadt, kaj en sudo al Mettauertal.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la fervojlinio de Koblenco al Laufenburg, kiu tamen ek de 1994 funkcias nur ankoraŭ por vartransporto. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio, inter Laufenburgo kaj Koblenco, kiu anstataŭis en la jaro 1994 la fervojan persontransporton sur tiu linio.

Tra la komunumo ankaŭ pasas la kantona ĉefvojo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schwaderloch datiĝas el la jaro 1318 kiel Swatterlo[1].

En mezepoko la mastroj de la Kastelo Bernau en Leibstadtposedis la malaltan jurisdikcion pri Schwaderloch, dum la landaj regantoj estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg kaj poste la ĉeflinio de la Habsburgoj. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Schwaderloch estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Referencoj redakti

  1. Vidu paĝo pri historio[rompita ligilo] en la oficiala retejo de la komunumo Schwaderloch

Eksteraj ligiloj redakti