Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Schwanden

Schwanden estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 2365 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Schwanden estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Schwanden
Blazono de Schwanden
Schwanden kun preĝejo
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 59′ 40″ N 9° 4′ 27″ O / 46.99444 °N, 9.07417 °O / 46.99444; 9.07417 (mapo)
Areo 30,63 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 8762
Mapo de Schwanden
vdr

Geografio redakti

Schwanden situas ĉe la bordo de la rivero Linth, kie tiun alfluas la rivero Sernf. La vilaĝo mem situas ĉe la orienta bordo de Linth. Al la iama komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Thon okcidente de la rivero Linth. En Schwanden troviĝas la administracio de la nova komunumo Glaruso Sudo.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunumreformo redakti

La komunumo Schwanden limis en nordokcidento al Glaruso, en nordnordokcidento al Schwändi, en nordo al Mitlödi, en nordoriento al Sool, en oriento al Engi, en sudoriento al Matt, en sudo al Elm, en sudokicidento al Luchsingen, en okcidento al Haslen, kaj en okcidentnordokcidento denove al Luchsingen.

Trafiko redakti

Schwanden situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal. De la stacidomo de Schwanden poŝtaŭtolinio kondukas al Elm.

Tra la vilaĝo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schwanden datiĝas el la jaro 1240 kiel swando.[1]

Thon estis ĝis ĝia integriĝo al Schwanden en la jaro 1876 memstara politika komunumo.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti