Schwanengesang (Schubert)

Schwanengesang (D 957) estas kolekto da lidoj de komponisto Franz Schubert (1797–1828). La lidoj ekestis ekde aŭgusto ĝis oktobro de 1828. La kompilaĵo enhavas muzikigitajn poemojn de Ludwig Rellstab, Heinrich Heine kaj unu de Johann Gabriel Seidl. Ĉar temas pri la lasta granda komponaĵo de Schubert, la postmorte publikigita kolekto ricevis poste la nomon Schwanengesang (cignokanto), tradicie la nomo por la lasta verko de artisto. La kolekton kompilis unu jaron post la morto deSchubert lia eldonisto Haslinger. Ĉar la 13 lidoj staras en la memskribaĵo de tuj unu post la alia, multa argumentas por tio, ke Schubert vere konceptis ilin kiel interligan ciklon. Aliaflanke Schubert estis aparte ofertinta ses Heine-lidojn al alia eldonisto por publikigo, tiel ke oni povas rigardi la lidojn de Rellstab kaj tiujn de Heine almenaŭ kiel respektive memstarajn grupojn ene de la kolekto.

Ĉerte ne kiel kolekteron Schubert konceptis la lidon „Die Taubenpost“ pri teksto de Johann Gabriel Seidl, kiun Haslinger arbitre aldonis kaj kiu en la ciklo prezentas iaspecan fremdaĵon.

Enhavo redakti

  1. Liebesbotschaft (Ludwig Rellstab)
  2. Kriegers Ahnung (Ludwig Rellstab)
  3. Frühlingssehnsucht (Ludwig Rellstab)
  4. Ständchen (Ludwig Rellstab)
  5. Aufenthalt (Ludwig Rellstab)
  6. In der Ferne (Ludwig Rellstab)
  7. Abschied (Ludwig Rellstab)
  8. Der Atlas (Heinrich Heine)
  9. Ihr Bild (Heinrich Heine)
  10. Das Fischermädchen (Heinrich Heine)
  11. Die Stadt (Heinrich Heine)
  12. Am Meer (Heinrich Heine)
  13. Der Doppelgänger (Heinrich Heine)
  14. Die Taubenpost (alternative: D 965a) (Johann Gabriel Seidl)

Eksteraj ligiloj redakti