Schwarzberg-Glaĉero

Schwarzberg-Glaĉero (prononcu ŝvarcberg, germane Schwarzberggletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 3,75 km, larĝecon supre de 2,5 km kaj ĉe la frunto de 0,5 km kaj kovras areon de 6.09 km².

Schwarzberg-Glaĉero
Strahlhorn, kies deklivglaĉeroj
nutras Schwarzberg-Glaĉeron
glaĉero
Geografia situo CH1903: 638188 / 95719 (mapo)46.0119444444447.9316666666667Koordinatoj: 46° 1′ N, 7° 56′ O; CH1903: 638188 / 95719 (mapo)
Schwarzberg-Glaĉero (Svislando)
Schwarzberg-Glaĉero (Svislando)
DEC
Schwarzberg-Glaĉero
Schwarzberg-Glaĉero
Map
Schwarzberg-Glaĉero
Estiĝloko Rofelhornoj
Longeco 3,75 km
Larĝeco 0,5-2,5 km
Areo 6,09 km²
Glacikvanto 0,4 km³
Elfluanto(j) Lago de MattmarkSaaservispa
VispaRodano
Jara retiriĝo/kresko 11,0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Schwarzberg-Glaĉero havas sian originon je la nordaj flankoj de la Rofelhornoj (germane Roffelhörner kun alteco de ĝis 3517 m s.m.) kaj de Steinkalkhorn (kun alteco de 3333 m s.m.), kiuj formas la landlimon inter Svislando kaj Italio. Je ĝia supra parto la glaĉero kun 2,5 km estas relative larĝa. Ĝi nun fluas norden, flankita de Strahlhorn (4190 m s.m.), kiu nutras ĝin per deklviaj flankglaĉeroj en sudo, kaj Grünberghorn (3074 m ü. M.) en oriento. Schwarzberg-Glaĉero estas en okcidento tra la firnokovrita pasejo Schwarzberg Weisstor en alteco de 3570 m s.m. kun Findel-Glaĉero. En oriento ĝi estas ligita kun Seewjinen-Galĉero (germane Swewjinengletscher), firnkampo kiu kovras areon de 1.8 km² je la norda deklivo de Rothorn (3230 m s.m.) okcidente de la pasejo Monte-Moro. Ĉe la langofrunto je alteco de 2700 m s.m. supre de kruta rokvando, la glaĉero havas larĝecon de nur ankoraŭ 500 m. Ĝia degelakvo fluas al la baraĵlago de Mattmark kaj poste tra Saaservispa, kiu kuniĝas en Stalden VS kun Vispa apud Visp al Rodano.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento la glaĉerlango de Schwarzberg-Galĉerogletscher atingis la valon, kie hodiaŭ troviĝas la Lago de Mattmark.

Eksteraj ligiloj redakti