Schwefelberg-Bad estas parto de la svisa politika komunumo Rüschegg en Kantono Berno.

Kiel indikas la nomparto "Bad" (banejo), la loko posedas kuracan akvon. Ĝi odoras laŭ hidrogena sulfido, kio influis la loknomon (Schwefelberg = sulfura monto).

Situo redakti

La loko situas ĉirkaŭ 30 km sude de Berno, 2 km sud-okcidente de Gurnigel-pasejo. Ĝi altas 1.389 m s.m.. La rektlinia distanco al Oberwil (sude) kaj al Sangernboden (okcidente) estas ĉirkaŭ ok kilometroj.

En la teritorio de la loko estas ski-veturejo Schwefelberg piede de Gantrisch-pasejo.