Scienco kaj tekniko

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

EdE-S

Scienco kaj tekniko. Uzo de Esperanto ebligos internacian kunlaboradon de sciencistoj kaj teknikistoj, kio estas plej potenca fonto de progreso; revuoj kaj gazetoj redaktitaj en Esperanto estos legeblaj en ĉiuj landoj, kaj tiamaniere ĉiu teknikisto povos facile sciiĝi pri la laboroj faritaj en sia fako en la tuta mondo; en internaciaj kongresoj profitdonaj interparoladoj, diskutoj havigos solvojn de la studataj demandoj ktp. Unuvorte Esperanto faros al sciencistoj servojn, kiujn, preskaŭ ĝis la mezo de la pasinta jarcento, latina lingvo faris. Sed Esperanto prezentas tiun superecon, ke ĝi povas esti uzita de ĉiuj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.

Antaŭ la unua mondmilito redakti

Tuj de ĝia apero kelkaj sciencistoj komprenis tiun profiton, kaj klopodis diskonigi ĝin.

En 1899, korespondanto E. Naville prezentis al la Franca Akademio de Sciencoj komunikaĵon pri „Internacia lingvo“; en 1901 Akademiano Generalo Hippolyte Sébert faris same pri „Scienca utileco de internaci helpa lingvo“, kaj prezentis leteron adresitan al „Internacia Asocio de Akademioj“, kiu ricevis 20 subskribojn. Tuj poste korespondanto Ch. Méray sendis leteron „pri la servoj, kiujn povas havigi al Sciencoj la internacia lingvo de Zamenhof“

En la Universala Kongreso de 1906, en Ĝenevo, kunsidis la sciencamantoj, kiuj elektis prezidanto Sébert kaj sekretario Carlo Bourlet. Oni decidis proponi al la scienculoj konstantan uzon de Esperanto en iliaj internaciaj kongresoj; peti ke la sciencaj revuoj akceptu artikolojn en Esperanto redaktitajn aŭ aldonis Esperanto-resumon de la artikoloj, redaktitaj en nacia lingvo; fine oni decidis subteni la Sciencan Revuon, kiu estis publikigata jam de 1903 en Parizo, ĉe la firmo Hachette, kaj redaktita de Paul Fruictier.

Fondo de ISAE en 1908 redakti

En 1908 estas fondita la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) sub prezido de Sébert, kaj kies oficiala organo estis la Scienca Revuo. Tiu societo rapide ricevis kuraĝigojn de multaj sciencistoj de ĉiuj landoj. Ĝi estis sinsekve prezidita de J. J. Thomson, de la Reĝa Akademio de Londono; Schmidt, direktoro de observatorio de Pocdamo (Potsdam); R. Benoit, direktoro de la Internacia Oficejo de Pezoj kaj Mezuriloj; Huntington, universitata profesoro en Usono. En ĝia patrona komitato troviĝis grandaj societoj de fakistoj kaj famaj sciencistoj kiel Adelskold, Appel, d'Arsonval, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Deslandres, Flourmoy, Förster, Haller, William James, Poincaré, Ch. Richet, Maurice Leblanc, Lumière, Painleve ktp.

En 1912, la Scienca Revuo estis anstataŭita de Scienca Gazeto ankaŭ eldonata de Hachette (Paris) sub direktado de Charles Verax.

En tiuj revuoj estis publikigitaj artikoloj pri la plej diversaj sciencaj kaj teknikaj temoj. Ebleco krei la necesajn terminojn, por Esperantigo de multaj internaciaj vortoj de scienco kaj tekniko, multe faciligis tiujn publikigaĵojn.

Vortaroj kaj terminaroj redakti

Aperis vortaroj kaj terminaroj didaktike redaktitaj, ekzemple: „Matematika terminaro“ de Raoul Bricard (1905), „Anatomia vortaro“, „Muzika terminaro“ de Félicien Menu de Ménil, „Marista Terminaro“ de Maurice Rollet de l'Isle, „Farmakologia terminaro“ de Celestin Rousseau ktp.

Uzante la vortojn aperintajn en la revuoj, Verax publikigis „Vocabulaire technique et technologique Français- Esperanto“ en 1907, kaj en 1910, „Enciklopedia Vortareto Esperanta“, kiu entenis ĉirkaŭ 20.000 vortojn.

Originalaj verkoj estis publikigitaj, nome „Absoluta analitika geometrio“ de D-ro Cyrill Vörös en du volumoj, kaj gravaj tradukoj; „Teorio de ondoj“ de D-ro Kelte; „Rezisto de la gisaj kolonoj“ de Frederiko Villareal; „Novaj trigonometriaj sistemoj“ de profesoro Dombrowski; „Kontinuo“ de Huntington; kelkaj artikoloj aperis en „Bulteno de Oceanografia Instituto de Monaco“, kaj en „Meteorologia Bulteno de Observatorio“ de Tokio.

La Asocio elektis komisionon por starigi teknikajn vortarojn kaj gvidi aŭtorojn pri farado de la novaj terminoj. Ĝi komencis sian laboron, publikigante Konsilaron por la farado de „Sciencaj kaj teknikaj vortoj“, kaj poste klopodis por starigi vortarojn de la puraj sciencoj. Ĝi publikigis „Nomenklaturon de la minerala kaj organika kemioj“, kaj elementojn de vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.

Post la unua mondmilito redakti

Post la unua mondmilito, kiu interrompis ĉiun agadon, la Asocio restariĝis en 1925, post internacia konferenco organizita en Parizo, sekve de deklaro favora al Esperanto, subskribita de pli ol 40 membroj de la Franca Akademio de Sciencoj; Prof. Cotton estis prezidanto; Prof. Bujwid de la Universitato de Krakovo en 1934 prezidis ĝin.

ISAE klopodis kun ne konstanta sukceso por konigi Esperanton en plej diversajn sciencajn kaj teknikajn mediojn, profitante je ĉiuj favoraj okazoj, ĉefe la internaciaj kongresoj. La rezultato ne estas gravaj pro ĝenerala indiferenteco de la sciencistoj pri tiu temo. Tamen du novaj faktoj multe favorigis ĝian agon; ili estas „Aera navigacio“, kiu necesigis internacian lingvon por la meteorologiaj sciigoj - kaj la T. S. F. kiu montris barojn starigitajn kontraŭ ĝenerala interkompreno de la sendaĵoj, pro la diverseco de la lingvoj, en kiuj ili estas faritaj. Malrapidaj, sed certaj, estas la progresoj, laŭ tiuj du direktoj.

Atentinda estas la disvastiĝo en Japanio, kaj komprenebla, ĉar la sciencistoj de tiu lando devas publikigi siajn verkojn en angla lingvo, kies lernado estas malfacila kaj longa. En la medicina kaj meteorologia fakoj, la progresoj estas rimarkindaj.

Inter la verkoj de sciencistoj aŭ teknikistoj publikigitaj de dudek jaroj estas citindaj:

ISAE publikigas trimonatan Bultenon, kiu estas ankaŭ organo de la „Sekcio de Teknikaj Vortaroj“. Ĝi entenas artikolojn pri diversaj temoj, kaj plej ofte tradukojn. En ĝi aperis „Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro“ de Rollet de l' Isle, kiu entenas ĉiujn sciencajn vortojn jam uzitajn de Esperantistoj, kaj kiuj rilatas al elementaj konoj de ĉiuj sciencoj. Plie aperas de kelkaj jaroj „Scienca Gazeto“ publikigita en Usono, kiu donas diversajn artikolojn kaj sciencajn sciigojn. ROLLET DE L' ISLE.