Scio Sen Bariloj (SSB) estas Neregistara Organizo kreita en la jaro 2009 fare de beninaj kaj svisaj personoj, ĉefe esperantistoj, por disvastigi Esperanton tra Afriko, sed ankaŭ ekzemple virina kapabligo al gvidaj roloj.

Scio Sen Bariloj
emblemo
Logo de NRO "Scio Sen Bariloj", "Savoir Sans Barrières" - "Knowledge Without Barriers". logo farita de Francesca Ruta.
ne-registara organizaĵo
Komenco 2009 vd
Ĉefestro(j) Privas Tchikpe vd
vdr

Ĝia prezidanto estas Privas Tchikpe el Kotonuo, Benino.[1] En la komitato membras Mireille Grosjean el Svislando. Ŝi prizorgas la rubrikon Afriko brilas en la revuo Esperanto.

La logotipo de SSB montras supreniron de diversaj punktoj, individuoj, inter ili kelkaj havas la kolorojn de la benina flago.

Konstante multaj lernolibroj pri Esperanto estas aĉetataj aŭ ricevitaj kaj sendataj aŭ alportataj al afrikaj landoj pere de la helpo de SSB. Tio povas okazi pro la regula helpo kaj malavareco de Espéranto-France kaj SAT-Amikaro. Diversaj privatuloj subtenas la agadon de SSB.

Instruado en Afriko redakti

Dum la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj okazis en Okcidento giganta evoluo en la konoj pri psikologio kaj rezulte de tio en pedagogio. Tiuj novaj konoj kaj instruteknikoj ne atingis Afrikon, ĉar afrikanoj ne povis kaj ne rajtis profiti de tio. La konsekvenco de tio estas, ke la instrusistemoj kaj la instrumanieroj tie similas al tio, kio ekzistis en Eŭropo komence de la dudeka jarcento. La instruisto skribas la akirendan teorion ĉe la tabulo kaj lernantoj kopias. Grandaj klasoj kaj malmulte pagitaj instruistoj kaŭzas paralele ne bonajn rezultojn. La sendependiĝo en la sesdekaj jaroj ne alportis tujan pliboniĝon[2].

Agado redakti

La agadoj de SSB 1-10 redakti

La unua agado de "Scio Sen Bariloj" okazis en 2009: disdono de lernolibroj en lernejo en Kotonuo, Benino, "Centre Nelson Mandela".

La dua agado de "Scio Sen Bariloj" okazis en novembro 2011: kurso pri esperanto kaj ekzameno en Kotonuo, Benino, laŭ la nivelo "Unua Kontakto" de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA. En novembro - decembro 2011 Mireille Grosjean instruis al komenca grupo de 60 personoj laŭ la nova nivelo "UNUA KONTAKTO" ĵus aprobita de Internacia Ekzamena Komisiono. Post kvartaga kurso 40 personoj sukcesis en la fina ekzameno. El ili 17 atingis la mencion SUFIĈE, 18 la mencion BONE kaj 5 la mencion TRE BONE.

La tria agado de "Scio Sen Bariloj" okazis en Kotonuo, Benino, en novembro 2012: kurso por progresantoj kaj ekzamensesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA kaj kurso pri esperanto kaj ekzameno laŭ la nivelo "Unua Kontakto". Instruis Mireille Grosjean. Tiun agadon subtenas Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la rodanalpa federacio el Francio, la Afrika Komisiono de UEA kaj Fondaĵo Esperanto Internacia. Partoprenis en la ekzameno 26 personoj, sukcesis 25. Tiu evento estis kvinlanda, pro la partopreno de homoj el Togolando, Haitio, Francio, Svislando kaj Benino.

La kvara agado de "Scio Sen Bariloj" okazis en Rufisque, Rufisko, Senegalio, en decembro 2012:kurso por progresantoj kaj ekzamensesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA. Instruis Mireille Grosjean. Partoprenis 32 personoj.

La kvina agado de SSB estis subteno al Kurso Unua Kontakto (KUKO) en Lomeo, Togolando.

La sesa agado de SSB estis la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE). Scio Sen Bariloj anoncis la 21an de novembro 2012 la organizadon de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Kotonuo kun komenco la 29an de decembro 2013. Tiu gravega renkontiĝo okazus grandskale, se la Landaj Asocioj ekster Afriko komprenus la situacion kaj subtenus la eventon. La planita strategio konsistas el partneradoj inter unu landa asocio el la "nordo" kaj unu afrika landa asocio. Ene de UEA estas 70 landaj asocioj; 17 el ili troviĝas en Afriko. Tiu evento estas organizata de Afrika Komisiono de UEA, de Asocio de Beninaj Esperantistoj ABeE kaj de SSB kaj okazis en JOCA, kulturcentro en Kotonuo.

La sepa agado de SSB estas subteno al esperantista studento de la Universitato de Abomey-Calavi en Benino, kiu en la fina momento de siaj studoj ne plu rajtas obteni stipendion. La kursokostojn pagis SSB en alteco de 1220 EUR. Tio koncernas la studjaron 2014-2015.

La oka agado de SSB estis subteno al la seminario AMO 7 de UEA en Lomeo, Togolando. La monkolekto prizorgita de Mireille Grosjean pli ol duobligis la subtenon de la oficialaj instancoj. 26-an de decembro ĝis 29-a de decembro 2014. Partoprenis 29 personoj el 5 landoj.

La naŭa agado de SSB estis en februaro 2015 okazigo de la unua SEminario por VIrinoj SEVI en Kotonuo, Benino, kun 3 studceloj: enkonduko al Esperanto, enkonduko al skribado kaj legado de la fonua lingvo kaj virina kapabligo al gvidaj roloj. Partoprenis 11 junaj virinoj el universitata medio en studcela kunloĝado. El 11 partoprenantinoj 10 sukcese trapasis la ekzamenon "Unua Kontakto" kun Esperanto. La financa helpo venis de privatuloj. La seminario okazis en JOCA, kulturcentro en Kotonuo.

La deka agado de SSB estis en februaro 2015 okazigo de la dua SEminario por VIrinoj SEVI en Kotonuo, Benino, kun 3 studceloj: enkonduko al Esperanto, enkonduko al skribado kaj legado de la fonua lingvo kaj virina kapabligo al gvidaj roloj. Per alegorio ARBO la gvidantoj prezentis la studadon de la fonua lingvo kiel la radikojn, la studadon de Esperanto kiel la branĉojn al la ĉielo kaj la sevon kiel nutradon de tiu arbo. Partoprenis 15 junaj virinoj el universitata medio en plensemajna studcela kunloĝado. El 15 partoprenantinoj 14 sukcese trapasis la ekzamenon "Unua Kontakto" kun Esperanto. La financa helpo venis de ILEI kaj de privatuloj. La seminario okazis en JOCA, kulturcentro en Kotonuo.

La agadoj de SSB 11-20 redakti

La dekunua agado de SSB estis unutaga seminario okazinta dufoje: sabate la 28-an de novembro kaj la 5-an de decembro 2015 en Kotonuo. Grupo el 36 virinoj / 26 virinoj partoprenis. SSB por tiu seminario kunlaboris kun alia NRO: ABAD Gbenonkpo, (Asocio Benina por Helpo (Aide) al Evoluo (Développement) ). La fonua vorto "Gbenonkpo" signifas "solidareco". La mateno estis dediĉita al la lertigado de virinoj en gvidaj roloj. La posttagmezo alportis enkondukon al Esperanto kaj komenca kurso. La kunvenoj okazis en JOCA, kulturcentro en Kotonuo.

La dekdua agado de SSB okazis la 12-an de decembro 2015. Ĝi estis celebrado de la Tago de Homaj Rajtoj kaj Zamenhofa Tago samtempe. Partoprenis 9 personoj el la loka junularo, ĉefe el la du SEVI-kursoj de januaro-februaro.[3] Post sinprezento kaj raportoj pri evoluo de la studoj la partoprenantoj faris kvizon en Esperanto kaj ricevis multajn premiojn. Posttagmeze okazis tre profunda analizo de ilia lernado, problemoj kaj bezonoj por la estonteco. Agadoj skriziĝis. Sekvis rolludoj, okaze de kiuj la junulinoj devis kandidatiĝi por posteno vizitante ministron. La rolon de la ministro ludis Mireille Grosjean. Privas Tchikpe observis kaj fine komentis la improvizadon el sia multjara sperto en la komerca mondo. La kunveno okazis en JOCA, kulturcentro en Kotonuo.

La dektria agado de SSB nomiĝis NOVA ELANO en 2016. Temis pri EO-kursoj en la Domo de Esperanto. Kursoj okazis dum tri monatoj en la kulturdomo JOCA.

La dekkvara agado de SSB estis SEVI 3 en 2017, denove kurso por junaj diplomitinoj kun enkonduko al EO kaj lertigado de virinoj en gvidaj roloj. Peto pri subteno iris al ses svisaj NRO.j. Neniu konsentis kontribui, pro diversaj kialoj, kiel la loko de la kurso en lando, kie tiu NRO ne agadas.

La dekkvina agado de SSB estis disdono de lernmaterialo kaj kajeroj al la lernejo por surduloj, kiu situas tute apud la kulturcentro JOCA (2017).

La deksesa agado de SSB estas la lanĉo de la instruado de Esperanto en la lernejo HADEGNON en Calavi, apuda urbo tute ĉe Kotonuo. La gvidantoj volis tiun programon kaj petis pri ĝi ĉe SSB. La inaŭgura leciono okazis la 3-an de marto 2017 (instruis Privas Tchikpe kaj Mireille Grosjean) post subskribo de interkonsento inter la lernejo kaj la NRO. La instruado koncernas la lernantojn de du klasoj, kie la lernantoj aĝas 10 kaj 11 jarojn.[4]

La deksepa agado de SSB estas la malfermo de la DOMO DE ESPERANTO, kun regulaj horoj, dum kiuj deĵoranto sidos tie je dispono de personoj interesitaj. Solena ceremonio okazis la 11-an de februaro 2017. Pri tiu malferma agado okazas diversaj anoncoj en Facebook. Vidu la FB-paĝon « Esperanto Scio Sen Bariloj ».

La dekoka agado de SSB estas regula agado per Facebook. La paĝo « Esperanto Scio Sen Bariloj » prezentas kvizojn kun premioj por la gajnintoj.

La deknaūa agado de SSB estis konstrulaboro (2017): renovigo de la planko de la korto de la lernejo por surdaj infanoj en Kotonuo. Tiel kaze de pluvo ne plu estas koto. En tiu lernejo studas 80 infanoj. Inter ili 50 loĝas surloke. La konstrulaboroj estis financitaj de la vilaĝanoj de Les Brenets kaj de la urbo Le Locle. La renovigo de la korto daŭris dek tagojn kaj estis ĉiun tagon sekvata de la prezidanto de SSB Privas Tchikpe.

La dudeka agado de SSB ricevis en la franca lingvo la nomon COUP DE POUCE, kiu signifas HELPETO. Temas pri kurso kun du aksoj: kiel prepari sin por akiri sian unuan laborpostenon (preparo de vivrakonto, verkado de letero pri motivado, preparo al dungcela intervjuo, rolludoj pri tia intervjuo kun komentoj de altnivela fakulo pri tiu temo Privas Tchikpe). La dua akso estas enkonduko al Esperanto kun raportoj de Mireille Hounkpe, lernanto de la kurso SEVI (deka agado de SSB), kiu jam partoprenis diversajn kongresojn en Togolando kaj en Italio. La unua tia kurso okazis la 28-29 oktobro 2017. Kvin tagojn post tiu kurso partoprenanto telefonis por anonci, ke li trovis laborpostenon! La dua tia kurso okazis la 11-12 novembro 2017.[5]

La agadoj de SSB 21 - 30 redakti

Okazis la 17-an de novembro 2018 neformala amika renkontiĝo en JoCa en Kotonuo kun 16 esperantistoj el diversaj regionoj de la lando.

La dudekunua agado de SSB estas auspiciado de Esperanto-kurso en Afrika Centro Mondcivitana en Lokossa, Benino, kie tri klasoj lernas Esperanton. La instruplano estas la Kurso Unua Kontakto KUKo kaj poste prepari la lernantojn al la ekzameno Unua Nivelo. La instruisto estas Ezekiel Kokou Kede Gadji el Togolando.

La dudekdua agado de SSB estis lanĉita la 22-an de novembro 2018 en JOCA en Kotonuo. Temas pri plano konstrui kunvencentron kaj publikajn necesejojn en vilaĝo Tadocomé, Kouffo, norde de Kotonuo. Por sukcesi en tia granda plano devos okazis vasta esploro pri financado.

La dudektria agado de SSB okazis en oktobro 2019 en JOCA en Kotonuo. Temas pri kurso kun tri temoj, kun nomo SEVI por SEminario por VIrinoj, kiel SEVI 1 kaj SEVI 2. Partoprenis 17 junaj virinoj.[6]

La dudekkvara agado de SSB okazis en novembro 2020 en JOCA en Kotonuo. Temas pri kurso kun kvar temoj, kun nomo SEVI por SEminario por VIrinoj, kiel SEVI 1, SEVI 2 kaj SEVI 3.

La dudekkvina agado de SSB okazis la 28-an de novembro 2020 en JOCA en Kotonuo. Temas pri ekzamensesio laŭ la sistemo KER por Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj de la Konsilio de Eŭropo. Aliĝis kaj kunvenis kvar kandidatoj, du por la nivelo B1 kaj du por la nivelo B2.[7] [8]

La dudeksesa agado de SSB okazis en decembro 2020 en JOCA en Kotonuo. Temas pri tritaga kurso kun du temoj: pretigado al eniro en profesian vivon (verkado de kariertabelo, de kandidatiga letero, sinpreparado al dungcela intervjuo) kaj Esperanto. Partoprenis ok junaj virinoj en universitataj studoj. Gvidis la kurson Privas Tchikpe kaj Mireille Grosjean.

La dudeksepaagado de SSB okazis en 2022. Franco volis senigi sin de multaj esperantaj libroj kaj donaci ilin al Afriko. Mireille Grosjean liveris la adresojn kaj SSB pagis la afrankon por pluraj pakaĵoj.

La dudekoka agado de SSB okazis en decembro 2022, kiam la Afrika Komisiono de UEA povis fizike renkontiĝi en Senegalo okaze de la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto. SSB pagis la flugon de virino el Madagaskaro al Senegalo.

La dudeknaŭa agado de SSB estis financa subteno al tezlaboro de virino esperantistino el Madagaskaro en marto 2023.

La trideka agado de SSB estis en januaro 2024, kiam ILEI decidis likvidi malnovajn numerojn de Internacia Pedagogia Revuo kaj de Juna Amiko, kiuj kuŝas ĉe la redaktoro. Aperis la ideo sendi ilin al Afriko. SSB pagis la afrankon, 385 EUR, por sume 75 kg de revuoj al 5 landoj de Afriko.

Teknikaj datumoj pri SSB redakti

SSB vivas de mona subteno de esperantistoj kaj de personoj ekster la movado.

SSB havas konton ĉe UEA: assb-k.

En Benino: Privas Tchikpe, Orabank, Cotonou, Bénin; compte 01 91 62 01 39 302;

RIB BJ58 01000 191620139302 14;

IBAN BJ39 2105 8010 0019 1620 1393 0214.

Referencoj redakti

  1. Vidu la artikolon de Privas Tchikpe en Esperanto (revuo) januaro 2019.
  2. Mireille Grosjean, Edukado en Afriko, Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 1, 2020
  3. Vidu la artikolon en Esperanto (revuo) novembro 2017
  4. Vidu la artikolon de EDAH Kingslim en Esperanto (revuo) junio 2017.
  5. Vidu la artikolon en Esperanto (revuo) decembro 2017.
  6. Vidu la artikolon en Esperanto (revuo), rubriko AFRIKO BRILAS, januaro 2020, kun titolo "Agadoj de la tria speco"
  7. Vidu la artikolon en revuo Esperanto pri 4 promesplenaj junuloj
  8. Vidu la artikolon en revuo Esperanto pri la Tutmonda sesio de KER-ekzamenoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti