Seĝo Wassily (angle: Wassily Chair) estis seĝo konata ankaŭ sub la nomo Model B3 chair [mankas fonto]. Dezajnis ĝin Marcel Breuer por la konstrukciisma pentristo Vasilij Kandinskij. Ambaŭ tiutempe (1925) laboris en la lernejo Bauhaus en Dessau (Germanio).

Seĝo Wassily
(dezajnis Marcel Breuer)

Tiu ĉi seĝo estis revolucia pro la uzo de nekonvenciaj materialoj (fleksitaj ŝtalaj tuboj, ledo) kaj produktadaj metodoj. Onidire la biciklo "Adler" de BREUER inspiris lin uzi ŝtaltubojn kaj ili montriĝis materialo tre taŭga, ĉar grandkvante havebla.

Samkiel multaj aliaj dezajnverkoj de la modernisma movado, la Seĝo Wassily estis produktata amase dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Hodiaŭ oni rigardas ĝin klasikaĵo kaj ĝi estas plu aĉetebla.

Eksteraj ligiloj redakti