Sea Shepherd

medioprotekta organizo

La Sea Shepherd Conservation Society estas medioprotekta organizo kun sidejo en Friday Harbor en usona federacia ŝtato Vaŝingtonio, kiu agadas precipe por protekto de maroj, kontraŭ balenĉasado, ĉasado de fokoj kaj senkontrola troa fiŝkaptado. Sea Shepherd estas neprofitcela fondaĵo kaj estas financata per donitaĵoj. Ĝi estis fondita en 1977 fare de Paul Watson kiu estis unu el la unuaj membroj de Greenpeace.

Sea Shepherd
flago
neprofitcela organizaĵo • internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1977
Lando(j) Usono vd
Sidejo Friday Harbor
Fondinto(j) Paul Watson vd
Posedatoj MV Brigitte Bardot • MY Bob Barker • RV Farley Mowat • MY Steve Irwin • Sea Shepherd I • Sea Shepherd II • RV Martin Sheen • MY Ocean Warrior • MV Sharpie vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr
Flago uzata de Sea Shepherd

La organizo gvidas agadojn sur internaciaj akvoj kontraŭ ĉasistoj de balenoj, fokoj, delfenoj. La organizo – laŭ propraj eldiroj – sinkigis ekde 1979 dek balenkaptajn ŝipojn. Ĉar la organizo agadis kontraŭ leĝ-rompantoj, neniu juĝakuzis ĝin pro tiuj fakte nejuĝaj agadoj. Sea Shepherd Conservation Society akcentas, ke ĝiaj agadoj celis neniam homojn.

Sea Shepherd havas nun (2009) floton el tri ŝipoj. La Farley Mowat estis aĉetita en 1996 de norvega esplora instituto, ĝi longas 54 metrojn kaj havas registran tunon de 659. la dua ŝipo komece havis la nomon Robert Hunter, estis alinomita en 2007 al Steve Irwin, ĝi havas la longon de 53 m, estis konstruita en 1975, servis longtempe ĉe Scottish Fisheries Protection Agency.

La tria ŝipo Sirenian estis posedaĵo de la usona marborda gardistaro kaj estis konstruita en 1955. La ŝipo ricevis en 1979 pli fortan motoron kaj iĝis tiel pli rapida. Sea Shepherd akiris ĝin en 1991, ĝi estis alinomata en 2006 al Yoshka.

Ekde novembro de 2007, la ŝipoj Farley Mowat kaj Robert Hunter estas sub nederlanda flago.

Eksteraj ligiloj redakti