Sea World (Marmondo) estas marmamula parko, oceanario, kaj amuzparko situanta en Ora Marbordo, Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi inkludas rajdadon, animalajn montrojn kaj aliajn allogojn, kaj helpas konservadon pere de edukado kaj savado kaj rehabilitado de malsanaj, vunditaj aŭ orfaj bestoj. La parko estas komerce ligita al Warner Bros. Movie World kaj al Wet'n'Wild Water World kiel parto de la parkodivido de Village Roadshow.

Sea World
zoo
publika akvariotema parkobestoĝardeno • marine mammal park [+]

LandoAŭstralio
RegionoKvinslando
SituoOra Marbordo
- koordinatoj27° 57′ 21″ S, 153° 25′ 33″ O (mapo)-27.9559153.4257Koordinatoj: 27° 57′ 21″ S, 153° 25′ 33″ O (mapo)

Estiĝo30-a de oktobro 1971

Map
Sea World

Vikimedia Komunejo:  Sea World (Australia) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Blua pingveneto redakti

 
Bluaj pingvenetoj ĉe Sea World (foto de 2005)

Estas kolonio de Blua pingveneto ĉe Sea World. Komence de Marto 2007, 25 el 37 pingvenoj mortiĝis pro nekonata toksino sekve de ŝanĝo de gruzo en ties ejo.[1][2][3] Ankoraŭ oni ne konas tion kio kaŭzis la mortojn de la Bluaj pingvenetoj, kaj oni decidis ne revenigi la 12 survivantajn pingvenojn al la sama loko kie la pingvenoj malsaniĝis.[4] Oni malfermis novan pingvenejon por la kolonio de Blua pingveneto ĉe Sea World en 2008.

Referencoj redakti

  1. Mystery penguin deaths at Sea World. Australian Broadcasting Corporation. Alirita 15a de Aŭgusto 2012.
  2. Authorities find unknown toxin in Sea World Penguins. Arkivita el la originalo je 2007-03-17. Alirita 2007-03-17.
  3. Sea World probes mysterious deaths. Arkivita el la originalo je 2007-12-05. Alirita 2007-12-05.
  4. Penguin deaths remain a mystery. Arkivita el la originalo je 2008-03-21. Alirita 2008-03-21.

Eksteraj ligiloj redakti