Sebestyén Stettner
La informkesto deklaras misajn datenojn!
Sebestyén Stettner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sebastian Stetner? |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1699 en Dorst |
Morto | 1-an de januaro 1758 (59-jaraĝa) en Buda |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Sebestyén Stettner [ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stettner Sebestyén estis bavara-hungara pentristo.
Sebestyén Stettner [1] naskiĝis en 1699 en Dorsten, li mortis en novembro de 1758 en Buda.
Biografio redakti
Sebestyén Stettner translokiĝis en Buda en 1727. En la sama jaro lia aliĝo al pentrista gildo estis malpermesita. En 1738 li edziĝis, poste 2 gefiloj naskiĝis. En 1740 li jam estis domposedanto. Li kreis altarajn bildojn en Szeged (1739), nuntempa Subotica (1741), Pest (urbo) (1743), Nagykanizsa (1749), Esztergom (1754), Kalocsa (1755), Baja.
Elektitaj pentraĵoj redakti
-
Altara bildo pri Lucia el Sirakuzo en franciskana preĝejo en Subotica (1741) pentrita de Stettner
-
Altara bildo pri Barbara (Sankta) en Szeged (1739)
-
Altara bildo pri Sankta Cecilia en franciskana preĝejo en Subotica (1741) pentrita de Stettner
-
Barbara (Sankta) kaj Madono kun skapulario (1740)
-
Altara bildo pri Sankta Mikaelo en franciskana preĝejo en Subotica (1741) pentrita de Stettner (1741)
-
Fianĉiĝo de Sankta Maria kaj Sankta Jozefo (1743)
Fontoj redakti
- [1] Arkivigite je 2018-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]
- [3]