Seegebiet Mansfelder Land

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Seegebiet Mansfelder Land [ze:gebit mansfelda lant], en Esperanto "laga regiono lando de Mansfeld", estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la sudorienta parto de la mezalta montaro Harco. La komunumo kreiĝis komence de la jaro 2010 el libervola kuniĝo de 10 antaŭe memstaraj administraj komunumoj, kiuj jam antaŭe kunlaboris en administra komunumaro, kiu ankaŭ havis la nomon Seegebiet Mansfelder Land. En la nova komunumo fine de decembro 2022 vivis 8812 loĝantoj.

Seegebiet Mansfelder Land
Blazono
Seegebiet Mansfelder Land (Germanio)
Seegebiet Mansfelder Land (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Mansfeld-Suda Harco
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034776, 034774, 034601 (Amsdorf, Wansleben am See), 034773 (Dederstedt, Neehausen), 03475 (Lüttchendorf, Neehausen)
Poŝtkodo 06317, 06295
Aŭtomobila kodo MSH, EIL, HET, ML, SGH
Oficiala Municipokodo 15087386
Subdivido 15 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Jürgen Ludwig
Adreso de la administrejo Pfarrstr. 8
06317 Seegebiet Mansfelder Land
Demografio
Loĝantaro 8812 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 28′ N, 11° 41′ O (mapo)51.473611.6897Koordinatoj: 51° 28′ N, 11° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 95 m
Areo 107 km²
vdr
Seeburg

Najbaraj komunumoj redakti

Najbaraj komunumoj estas okcidente Lutherstadt Eisleben, norde Gerbstedt, oriente Salzatal kaj Teutschenthal kaj sude Obhausen, Schraplau, Farnstädt kaj Querfurt.

Komunumopartoj redakti

Nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de 2008:

Komunumoparto Loĝantoj Subdivido
Amsdorf 491 Amsdorf
Aseleben 521 Aseleben
Dederstedt 425 Dederstedt
Erdeborn 1029 Erdeborn
Hornburg 341 Hornburg, Äptischrode kaj Holzzelle
Lüttchendorf 622 Lüttchendorf kaj Wormsleben
Neehausen 261 Elbitz, Neehausen kaj Volkmaritz
Röblingen am See 3002 Neue Siedlung, Oberröblingen kaj Unterröblingen
Seeburg 576 Seeburg kaj Rollsdorf
Stedten 1005 Stedten
Wansleben am See 1741 Wansleben