Seegräben

komunumo de Svislando

Seegräben estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al la komunumo apartenas ankaŭ la municipoj Aathal kaj Ottenhausen ZH.

Seegräben
Blazono de Seegräben
Preĝejo de Seegräben
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 20′ 37″ N 8° 46′ 0″ O / 47.34361 °N, 8.76667 °O / 47.34361; 8.76667 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 37″ N 8° 46′ 0″ O / 47.34361 °N, 8.76667 °O / 47.34361; 8.76667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1222
Areo 3,75 km²
Alteco 536 m super marnivelo
Poŝtkodo 8607
Komunumkodo 0119
Mapo de Seegräben
vdr

Geografio redakti

 
Seegräben kaj Lago de Pfäffikon viditaj ek de la strandbanejo Wetzikon

Seegräben situas ĉe la nordokcidenta bordo de la Lago de Pfäffikon. La rivereto Aa, kiu elfluas sude el la lago, formas la orientan limon de Seegräben kun la urbo Wetzikon. Je la aliaj flankoj la komunumo limas al la distrikto Uster.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Seegräben limas en nordo al Pfäffikon, en sudoriento al Wetzikon, en sudokcidento al Mönchaltorf, kaj en okcidento al Uster.

Trafiko redakti

En Aathal la komunumo disponas pri stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiun servas la regiona trajnlinio de Wetzikon tra Uster kaj Dübendorf al Zuriko. Krome la komunumo estas ankaŭ per buslinoj konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Vidindaĵoj redakti

Ĉe la bordo de la rivero Ustermer Aa troviĝas la Saŭromuzeo Aathal, kiu posedas grandan paleontologian kolekton.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti