Seehof BE

komunumo de Svislando


Seehof (en la franca lingvo: Elay ) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 69 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Seehof
Blazono de Seehof
Blazono de Seehof
Blazono de Seehof
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 605902 / 239566 (mapo)47.3069444444447.5166666666667Koordinatoj: 47° 18′ N, 7° 31′ O; CH1903: 605902 / 239566 (mapo)
Nombro de loĝantoj 69
Areo 8,42 km²
Alteco 752 m super marnivelo
Poŝtkodo 2747
Komunumkodo 0709
Mapo de Schelten
Mapo de Schelten
Mapo de Schelten
vdr

Geografio redakti

La komunumo Seehof, situas el la supra parto de la valo de la rojo Gabiare en la Berna Ĵuraso, 11 kilometrojn oriente de la urbeto Moutier.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,42 km², de kiuj 64% estas kovritaj de arbaro, 32% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schelten limas en nordo al Vermes (JU), en nordnordoriento en unu punkto al Schelten, en nordoriento al Aedermannsdorf (SO), en oriento al Herbetswil (SO), en sudoriento al eksklavo de Gänsbrunnen, en sudo en unu punkto al Welschenrohr, en sudokcidento al Gänsbrunnen, kaj en okcidento al Corcelles.

Trafiko redakti

Seehof situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj estas unu el la plej malfacile atingeblaj komunumoj de la tuta Svisa Ĵuraso. Nur mallarĝa vojo de Vermes kondukas al Seehof. Seehof ne disponas pri konekto al la publika transportreto.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo de la komunumo estas la germana. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 91,9% de la loĝantaro parolis la germanan, dum 8,9% parolis la francan.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Seehof datiĝas el la jaro 1540 kiel Seehoft. Ĝis la franca revolucio Schelten apartenis al la Priorejo Moutier-Grandval sub la regado de la Princepiskoplando Bazelo.[3]

De 1793 ĝis 1797 Schelten apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Schelten fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Schelten tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti