Seengen

komunumo de Svislando

Seengen estas urbo komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3278 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Seengen
Blazono de Seengen
Vilaĝeniro de Seengen vidita de la ponto trans Aabach apud la Kastelo Hallwyl
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 19′ 40″ N 8° 12′ 30″ O / 47.32778 °N, 8.20833 °O / 47.32778; 8.20833 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 40″ N 8° 12′ 30″ O / 47.32778 °N, 8.20833 °O / 47.32778; 8.20833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3278
Areo 10,34 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 5707
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Seengen
vdr

Geografio redakti

 
Kastelo Hallwyl, la rekonilo de Seengen

La komunumo Seengen situas ĉe la nordorienta fino de la Lago de Hallwil. Okcidente de la vilaĝo etendiĝas la ebenaĵo de la rivero Aabach, kiu formas post sia elfluo el la Lago de Hallwil la naturan limon al Boniswil. Sur insulo en Aabach post ĝia elfluo el la lago situas la Kastelo Hallwyl, kiu estas la fiera rekonilo de la komunumo Seengen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,35 km², de kiuj 3,13 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,33 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 712 m s.m. sur la monteto Eichberg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 441 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aabach ĉe la trilimpunkto al Seon kaj Hallwil.

Najbaraj komunumoj redakti

 
Seengen vidita de la vilaĝeniro de Boniswil

La komunumo Seengen limas en nordo al Egliswil, en nordoriento al Villmergen, en sudoriento al Sarmenstorf, en sudo al Meisterschwanden, en sudokcidento al Boniswil, en okcidento al Hallwil, kaj en nordokcidento al Seon.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per du buslinioj, de Lencburgo al Teufenthal respektive de Lencburgo al Bettwil. La komunumo estas ankaŭ servata de la liniŝipoj sur la Lago de Hallwil.

Tra Seengen pasas la kantona ĉefvojo 26 de Lencburgo tra Hochdorf al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas norde en Lencburgo en distanco de 9 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Seengen datiĝas el la jaro 893 kiel Seynga. En la 12-a jarcento la Senjoroj de Hallwyl komencis la konstruadon de la Kastelo Hallwyl.

En mezepoko en Seengen unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Boniswil fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La vilaĝo fariĝis ĉefloko de propra tribunala distrikto de la voktejo Lencburgo. La mastroj de tiu lencburga subvoktejo estis la Senjoroj de Hallwyl.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Seengen fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti


Distrikto Lencburgo
 
 
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen