Seftigen (distrikto)


La distrikto Seftigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 37036 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la urbo Belp.

Distrikto Seftigen
Blazono de la distrikto Seftigen
Kastelo Belp
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Seftigen
Kantono Berno
Ĉefloko Belp
Koordinatoj  46° 53′ N 7° 29′ O / 46.883 °N, 7.483 °O / 46.883; 7.483 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ N 7° 29′ O / 46.883 °N, 7.483 °O / 46.883; 7.483 (mapo)
Nombro de loĝantoj 37036(2008-12-31)
Areo 17,6 km²
Loĝantardenseco 196 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0222
vdr

Geografio redakti

La distrikto Seftigen situas inter la riveroj Schwarzwasser en okcidento kaj Aro en oriento. En la ĉefloko Belp troviĝas ankaŭ la internacia Flughaveno Berno-Belp. La sudorientaj komunumoj inkluzive la ĉefloko Belp en la Aro-Valo apartenas al la aglomeraĵo de la federacia urbo Berno kaj estas urbeca. La cetera distrikto estas kampara kaj monta.

Najbaraj komunumoj redakti

La distrikto Seftigen limas en nordo al la distrikto Berno, en oriento al la distrikto Konolfingen, en sudoriento al la distrikto Thun, en sudo al la distrikto Suba Simme-Valo, kaj en okcidento al la distrikto Schwarzenburg.

Historio redakti

En mezepoko la regiono de Seftigen apartenis al la Senjoroj de Burgistein. En la jaro 1388 la regiono venis sub berna regado kaj la komunumo Seftigen fariĝis la centro de la kampartribunalo Seftigen, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kaj al kiu apartenis krom la tereno de la hodiaŭa distrikto Seftigen ankaŭ la okcidenta parto de la distrikto Thun. Post la fino de la Helveta Respubliko estis kreiita la ĉefdistrikto Seftigen, kiu per la konstitucio de la jaro 1831 estis transformita al la distrikto Seftigen. Ek de la jaro 2010 la distrikto Seftigen estos integrita al la administra regiono Berno-Mezlando.

Komunumoj de la distrikto Seftigen redakti

La distrikto Seftigen konsistas (stato en 2009) el 25 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Belp estas la plej granda. Urboj en la distrikto ne ekzsitas. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Belp 9682 17,6 0861
  Belpberg
Ek de 2011 parto de Belp
384 5,7 0862
  Burgistein 1057 7,5 0863
  Gelterfingen 250 3,5 0865
  Gerzensee 994 7,8 0866
  Gurzelen 779 4,5 0867
  Jaberg 275 1,3 0868
  Kaufdorf 954 2,1 0869
  Kehrsatz 3840 4,4 0870
  Kienersrüti 50 0,8 0871
  Kirchdorf 849 6,1 0872
  Kirchenthurnen 277 1,3 0873
  Lohnstorf 228 1,8 0874
  Mühledorf 236 2,3 0875
  Mühlethurnen 1294 2,9 0876
  Niedermuhlern 538 7,2 0877
  Noflen 234 2,7 0878
  Riggisberg 2344 29,9 0879
  Rüeggisberg 1898 35,7 0880
  Rümligen 465 4,7 0881
  Seftigen 2095 3,9 0883
  Toffen 2439 4,9 0884
  Uttigen 1745 30 0885
  Wald 1141 13,3 0888
  Wattenwil 2721 14,5 0886
Totale 23 37036 189,4 0222

Eksteraj ligiloj redakti