Sega Saturn estas videoludilo de la 32-bita epoko.Ĝi estis lanĉita en la japana merkato la 22-an de novembro 1994. La planita dato por la usona lanĉo estis la 2-a de septembro 1995, sed la konkurenco de Sony igis Sega lanĉi Saturn-on en majo 1995. La eŭropa lanĉo okazis la 8-an de julio 1995.

Sega Saturn
Antaŭita de Mega Drive
Sekvita de Sega Dreamcast
vdr

Iam ĝi estis la dua plej furora videoludilo. Ĝi perdis parton de la merkato malrapide pro Sony PlayStation, kaj pro Nintendo 64.

La sistemo estis subtenita en Eŭropo kaj Usono ĝis proksimume la fino de 1998. En Japanio la subteno finiĝis je la fino de la jaro 2000.