Segilo estas ilo por segi, tio signifas distranĉi materialojn per frotado de dentoj, kutime ŝtalaj, moviĝantaj unu post la alia.

Segilo

Segilo

Segilo
Klasifiko lignaĵista instrumentaro
Uzata por distranĉado de materialo per frotado de dentoj
vdr
Segilo por branĉoforigado
Segilo por metalo
Flankigitaj dentoj de porligna segilo

Priskribo redakti

Segiloj ekzistas:

  • Por ligno — kun grandaj dentoj;
  • Por metalo — kun malgrandaj dentoj, kaj ĝi taŭgas ankaŭ por ligno, plasto ktp.

Ankaŭ oni povas distingi inter segiloj permanaj kaj elektraj.

  • Ĉe permana drilo la uzanto(j) movas la segilon per la forto de sia(j) mano(j);
  • Ĉe elektra segilo la seganta parto estas cirkla kaj sin turnas elektromotoro;
  • Ĉe alispeca elektra segilo la seganta parto estas rekta kaj ĝin movas tien kaj reen elektromotoro.

Dentoj de segiloj estas flankigitaj en unu flankon kaj en la alian flankon, por ke segita sulko estu pli larĝa ol segilo mem kaj segilo ne frotu materialon per siaj flankoj.

Historio redakti

La segilo evoluis en Egiptio. La romiaj metioj kreis multon da diversspecaj segiloj, kiuj apenaŭ ŝanĝiĝis ĝis la 14-a jarcento. Kiam la metalsegilo disvastiĝis dum la 15-a jarcento, arbohakistoj utiligis ĝin kiel anstataŭanton de la hakilo. Hodiaŭ ĝin ofte anstataŭas la moderna motorsegilo, tamen en multaj hobikeloj ĝi ankoraŭ tenadas sian lokon.

En la greka mitologio oni agnoskas Perdix, la nevon de Dedalo, kiel la inventinton de la segilo.

 
Norma segilo por ligno

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti