Segismundo CASADO (Nava de la Asunción, Segovio, 1893 - Madrido, 1968), konata ankaŭ kiel Kolonelo Casado estis hispana militisto.

Segismundo Casado
Segismundo Casado (1939).
Segismundo Casado (1939).
Persona informo
Naskonomo Segismundo Casado López
Naskiĝo 10-an de oktobro 1893 (1893-10-10)
en Segovio
Morto 18-an de decembro 1968 (1968-12-18) (75-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Segismundo Casado
Okupo
Okupo militistooficirosoldato
vdr

Filo de militisto, eniris dekkvinjaraĝa en la Akademio de Kavalerio de Valadolido. Li estis membro de la framasonoj, kaj iĝis komandanto de la eskorto de la prezidento de la Respubliko (1934-1936) kiam eksplodis la enlanda milito.

Luktis defende de la 2a Respubliko. En 1936 li ascendis al subkolonelo. El oktobro al novembro de 1936 trejnis kaj organizis Brigadojn de la Popola Armeo de la Respubliko. Li partoprenis en la defendo de Madrido, en la batalo de Jarama kaj en la batalo de Brunete. Poste posteniĝis en alta militestraro en Andaluzio kaj en 1938 en Aragono, kie li iĝis kolonelo kaj poste anstataŭis la generalon Miaja en la estraro de la Centra Armeo.

Kontraŭa al komunistoj, li estis konvinkita de la malutilo pluigi la lukton ĝis la fino, kaj insurekciis kontraŭ la registaro de Negrín kiam la milito estis jam perdita. La 4a de marto de 1939, kiam restis malpli da unu monato de milito, Casado, konvinkita ke la Ĉefministro Juan Negrín planis la trapason de la povo al komunistoj, estris puĉon helpe de la moderuloj de la Partido Socialista Obrero Español, estrataj de Julián Besteiro, kaj kelkaj seniluziigitaj anarkiistoj. La 6an de marto de 1939 kreis en Madrido Nacian Konsilion de Defendo kiu danke al apogo de la 14a Divizio estrata de la anarkiisto Cipriano Mera venkis la restintajn trupojn de la teoria registaro de Negrín. La lukto finis la 12an de marto. La Generalo José Miaja en Madrido unuiĝis al la ribelo la 6an de marto kiam li ordonis la arestojn de la komunistoj en la urbo. Negrín, fuĝonta al Francio, ordonis la komuniston Luis Barceló Jover klopodi rekonkeri la kontrolon de la ĉefurbo. Liaj trupoj eniris en Madrido kaj okazis akra lukto. La anarkiistoj de Cipriano Mera venkis kaj Barceló estis kaptita kaj mortpafigita.

Tiu venko permesis al Consejo Nacional de Defensa - estrata de Julián Besteiro - klopodi negocadi kun Franco, por akiri negocitan pacon. Tamen malsukcese ĉar la frankistoj ne volis iun ajn negocadon kaj akceptis nur senkondiĉan kapitulacon. Antaŭ la tuja okazonta eniro de la frankismaj trupoj en Madrido, Segismundo Casado eliris al Valencio, kaj de tie ekziliiĝis en Marsejlo (Francio). Poste ekziliixgis en Britio, Venezuelo kaj Kolombio.

Li revenis al Hispanio en 1961, kie li estis juĝita kaj poste senkulpigita fare de militjuĝo. Li klopodis ke oni agnosku lian militistan rangon malsukcese.

Publikis la jenajn verkojn: Organización del Ejército francés (1931), The Last Days of Madrid (publikita en Londono en 1939) kaj siajn memorojn Así cayó Madrid (1968).

Eksteraj ligiloj redakti