Seigō Nakano (中野 正剛 Nakano Seigō?) (12-an de februaro de 1886 – 27-an de oktobro de 1943) estis japana politikisto dum Japana Imperio, kiu defendis la starigon de faŝisma reĝimo en Japanio cele de finplenumi la Mejĝi-reformojn.

Seigō Nakano
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1886 (1886-02-12)
en Fukuoka
Morto 27-an de oktobro 1943 (1943-10-27) (57-jaraĝa)
en Yoyogi
Mortokialo pikado
Tombo Tama Cemetery
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda • Fukuoka Prefectural Shuyukan High School
Familio
Frat(in)o Hideto Nakano
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr
Statuo de Seigō Nakano ĉe Fukuoka, Japanio.

Nakano emis revenigi la renaskiĝon de Japanio pere de miksaĵo de la eŭropa faŝismo sed kune kun novkonfuceisma filozofio, popolisma, kaj baziĝita sur la moralo de la tradicia samurajo. Li rigardis na Saigō Takamori kiel personigon de la 'vera spirito' de la Mejĝi-reformigo, kaj la taskon de Japanio atingi ĝin.

Nakano kreis Kokumin Dōmei (Nacia Alianco) kun Adachi Kenzō en decembro de 1932. Li abandonis la grupon post duoniĝi je subgrupo nome Tōhōkai ("Socio De La Malproksima Oriento"; vidi flagon ĉi tie) en majo de 1936.

En decembro de 1937, Nakano havis personan rendevuon kun Benito Mussolini. Je la venonta monato, li interkonatiĝis kun Adolf Hitler kaj Joachim von Ribbentrop.

En januaro de 1939, Nakano donis prelegon pri la urĝa neceso starigi totalisman Japanion. Li argumentis kontraŭ tiuj kiuj "diras ke nek faŝismo nek nacisocialismo estas adekvataj por nia nacio." Li tiam distingis inter la antikvan despotisman konservismon kaj "Totalismo... baziĝita sur la esencaj aĵoj." Argumentante kontraŭ la regado de la plejmultoj (ĉar la plejmulto mem "estas la preciza kialo kulpa je nia nuntempa degeneriteco") kaj kontraŭ "individuismo kiu montras nenian kompaton al la aliuloj", li petas "registaron kiu transcendu demokration" konsiderante "la esencon de la homaj estaĵoj''. Per la organika unuigo de individuoj kiuj "kunhavas komunajn idealojn kaj komunan sentmanieron," povas esti kreiĝita "perfekta nacia kolektivo."

Kritikema pri kelkaj aspektoj de la reĝimo de Tojo, Nakano suferis cenzuron kaj sekvan nepermeson publikigi artikolojn aŭ fari publikajn prelegojn. Li estis kaptita kaj punita per hejmaresto, kaj faris seppuku (ritualan memmortigon) la 27-an de oktobro de 1943.