La Sejŝela kanbirdo (Acrocephalus sechellensis), estas paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi troviĝas en kvar granitecaj kaj koralecaj insuloj de Sejŝeloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sejŝela kanbirdo
Sejŝela kanbirdo
Sejŝela kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. sechellensis'
Acrocephalus sechellensis
(Oustalet, 1877)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas verdecbruna birdo kun longaj kruroj kaj longa svelta beko. Ĝi troviĝas ĉefe en arbaraj areoj de la insuloj. La Sejŝela kanbirdo estas raraĵo ĉar montras kooperan reproduktadon; kio signifas, ke la monogama paro estas helpata de nereproduktanta ino kiel nestohelpanto, kio okazas en kelkaj familioj de birdoj, sed estas scepto inter kanbirdoj.

Antaŭ kelkaj jardekoj la Sejŝela kanbirdo estis iĝonta formortinta, kun nur 50 birdoj survivantaj en la Insulo Cousin en 1965. Pro konservoklopodoj estas nun pli da 2500 individuoj de tiu specio vivantaj en stabilaj populacioj en la insuloj Denis, Cousine kaj Aride krom la Cousin..

Aspekto redakti

La Sejŝela kanbirdo estas malgranda, senmarka kanbirdo de la genro Acrocephalus, 13–14 cm longa kun enverguro de 17 cm.[1] Ĝi havas longajn grizbluecajn krurojn, longan kornokoloran bekon kun rozkolora bazo en suba makzelo, kaj ruĝecajn okulojn. Ĉe plenkreskuloj ne estas seksa dimorfismo en ilia plumaro, kies dorso, flugiloj, flankoj kaj kapo estas verdecbrunaj (pli malhele en ŝultroj, flugilplumoj kaj vosto) kaj la ventro kaj brusto estas blankecaj. La gorĝo estas pli blanka kaj estas hela superokula strio kaj malhela traokula strio. Junuloj estas pli malhelaj kun pli blueca okulo.

La voĉo de la Sejŝela kanbirdo estis priskribita kiel riĉa kaj melodia,[1] simila al homa fajfo. Ties strukturo estas simpla kaj komponita de mallongaj kantosekvencoj je malalta frekvenco.[2] Manko de ampleksa frekvenco apartas ĝin el aliaj specioj de ĝia genro, kiel tiuj de la Kanbirdo, dum ties kanto estas pli simila al ĝiaj pli proksimaj parencoj de Afriko kiaj la Granda marĉokanbirdo. Kelkaj fakuloj metas tiun specion, kun la Rodrigesa kanbirdo, en la genro Bebrornis, kvankam Bebrornis estas pli ofte konsiderata subklado aŭ subgenro de Acrocephalus, kaj tio ne estis subtenata de molekulaj analizoj.[3]

Kutimaro redakti

La Sejŝela kanbirdo nature loĝas en densa arbustaro kaj en altaj arbaroj de Pisonia grandis. Ĝi estas preskau nur insektovora (99.8 % de ties dieto estas insektoj), kaj akiras 98 % el siaj predoj per serĉado de malgrandaj insektoj el la subfolioj, sed ĝi eventuale ankaŭ kaptas insektojn dumfluge.[4] Plej parto de la manĝado okazas ĉe Pisonia, Ficus lutea kaj Morinda citrifolia.[5] Studoj de la manĝokutimaro montras ke la Sejŝela kanbirdo preferas Morinda kaj pasas pli da tempo manĝante tie ol ĉe aliaj arboj kaj arbustoj; la sama studo montras ke insektabundo estas plej alta sub la folioj de tiu arbusto.[6] Plantado de Morinda en insulo Cousin, kaj la asocia plibonigo de manĝado por tiu kanbirdo estis grava faktoro por la rekupero de tiu specio.

La interinsula migrado estas rarega, kion oni konstatis per ringitaj birdoj, kvankam la specio povus facile flugi de insulo al alia. Eble ĉar ĉiu insulo estis iam troloĝata, tiu ebleco ne estas kutima.

Reproduktado redakti

Maskloj kaj inoj formas longdaŭrajn reproduktajn parojn kiuj estas ege teritoriemaj la tutan jaron, kun kompleksa sistemo de kooperativa reproduktado sukcese por atingi la indicon de 3,7 idojn. Kvankam tiu specio povas reproduktiĝi jam ekde la unua jaro, kelkaj birdoj, ĉefe inoj, restas en siaj naskoteritorio kiel subuloj kaj helpas manĝigi idojn. Tiu sistemo de kooperativa reprodukto ŝajne estas produkto de habitata troloĝado. La ino kutime demetas ununuran ovon kaj la indico de survivado ĉe plenkreskuloj estas alta l5,6 (81 % survivado; averaĝa vivospero de idoj estas de 5.5 jaroj). Paroj povas loĝi en teritorio ĝis 9 jaroj. La reprodukta sukceso de paroj ege dependas de la kvaliton de la teritorio, ĉar insektoj abundas la tutan jaron.

Ŝajne kelkaj inoj nereproduktantaj kiuj helpas reproduktajn parojn estas avinoj, kiuj jam ne plu reproduktas kaj helpas la filinon reproduktiĝi, kio fakte helpas la pluigadon de ties propraj genoj. http://www.msnbc.msn.com/id/22557222/

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Skerrett A, Bullock I & Disley T (2001) Birds of Seychelles. Helm Field Guides ISBN 0-7136-3973-3
  2. Lemaire F (1994) "The song of the Seychelles Warbler Acrocephalus sechellensis and its African relatives" Ibis 136(4): 489-491
  3. Helbig A.J.; Seibold I. (1999) "Molecular Phylogeny of Palearctic–African Acrocephalus and Hippolais Warblers (Aves: Sylviidae)" Molecular Phylogenetics and Evolution,11(2): pp. 246-260
  4. Richardson D. (2001) Species Conservation Assessment and Action Plan, Seychelles Warbler. [1] Arkivigite je 2013-12-27 per la retarkivo Wayback Machine Nature Seychelles.
  5. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Birdlife; $2
  6. Komdeur J & Pels M. (2005) "Rescue of the Seychelles warbler on Cousin Island, Seychelles: The role of habitat restoration" Biological Conservation 124 15-26

Eksteraj ligiloj redakti