Maristo Luno S: La Filmo

(Alidirektita el Sejla Mun S La filmo)

Maristo Luno S: La Filmo (劇場版 美少女戦士セーラームーンS [Gekijōban Bishōjo Senshi Sērā Mūn Sūpā], angle: Sailor Moon S: The MoviePretty Soldier Sailor Moon S: The Movie) estas animea filmo bazita sur la mangao Maristo Luno de Takeuĉi Naoko. La filmo estas aldona animeo al la tria anime-serio Maristo Luno S kun sendependa scenaro. Ĝi estas konata ankaŭ sub la titolo de angla-lingva dublado "Sailor Moon S the Movie: Hearts in Ice".

Maristo Luno S: La Filmo
Originala titolo 劇場版 美少女戦士セーラームーンS [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Sūpā]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro maho-ŝoĝo, aventuro, romantiko, komedio
Reĝisoro(j) Ŝibata Hiroki
Studio(j) Toei Animation
Produktisto(j) Azuma Irija
Laŭ la verko de Takeuĉi Naoko
Muziko Arisaŭa Takanori
Distribuo Kompanio Toei
Aperdatoj 4a de decembro 1994
Daŭro 61 min.
vdr

Rakonto redakti

En la fora pasinteco estaĵo, nomata en la filmo kiel Princino Neĝa Kaguja, provis glaciigi la Teron, sed la Arĝenta Kristalo ĉesis ŝin, degeligante glacion kaj savante la planedon. Nun ŝi decidis provi denove fari tion, veninte ĉe la Teron sur kometo. Tamen grava fragmento de la kometo falis sur la Teron kaj perdiĝis. Ĝin trovis juna astronomo Kakeru. La fragmento, kuŝante en lia ĉambro, eltiras lian energion, pro kio li malsaniĝas.

Dume, Princino Neĝa Kaguja dissendis siajn servantojn — neĝajn dancistinojn, kiuj serĉas la fragmenton kaj glaciigas la Teron. Maristo-batalistoj malhelpas ilin glaciigi. Sed la plej grava batalo komencas, kiam Princino Neĝa Kaguja trovis perditan fragmenton kaj komencis plenumi sian ĉefan planon pri glaciigado de la Tero.

Roluloj redakti

Herooj de la filmo estas Maristo Luno, Maristo Merkuro, Maristo Marso, Maristo Jupitero, Maristo Venuso, Maristo Ĉibi Luno, Maristo Urano, Maristo Neptuno, Maristo Plutono, Nokta Masko, Luno, Artemiso. Ili estas priskribitaj en la artikolo Listo de personoj de Maristo Luno.

Novaj roluloj redakti

  • Princino Neĝa Kaguja (プリンセス・スノー・カグヤ [Prinsesu Sunō Kaguja], de angla Princess Snow)
SejuoMasujama Ejko

Ĉefa antagonisto, potenca aliplaneda estaĵo, vojaĝanta sur kometo de unu planedo al alia, frizante ilin por fari ilin partojn de sia kolekto. Pravigas mortojn de homoj kaj neniigon de biologia vivo de planedoj per beleco de glacio. La nomo "Princino Naĝa Kaguja" ne estas ŝia vera nomo. Ĝi venis el japana folklora fabelo pri maljunulo Taketori. Ŝi prenis tiun nomon, post kiam Kakeru nomis ŝin tiel.

  • Neĝaj dancistinoj

Monstoj, servantaj al Princino Neĝa Kaguja. Ili aspektas same, estas kreitaj de neĝo kaj glacio, povas ataki kaj frizi homojn.

  • Kakeru
SejuoKikuĉi Masami

Juna talenta astronomo, kredanta je la legendo pri maljunulo Taketori. Li estas obsedita per Princino Kaguja el tiu legendo kaj pro tio okupiĝas pri esploro de la Luno. Li asertas, ke antaŭ mil jaroj estis reĝlando sur la Luno, kie regis Princino Kaguja.

  • Himeko
SejuoHajaŝibara Megumi

Amatino de Kakeru, astronaŭto.

Vidu ankaŭ redakti