Sekreta societo

kaŝe aganta societo de sampensantaj personoj

Sekreta societo estas por la publiko kaŝe aganta societo de sampensantaj personoj – kiuj celas firman kunlaboron en nomo de komuna – ofte pensite: nobla - ideo. Ili havis ofte ekskluzivan membraron (princoj, altrangaj oficiroj ktp.).

Plej konataj estas/is la tiel nomata Karbonari-movado (itale), mafio, Ku-Kluks-Klano, Opus Dei. Pli frue la framasonismo estis sekreta movado, sed nun ĝi agadas publike.

Tiuj societoj formas ideojn kaj celojn, kiuj por la samtempuloj ne estus akcepteblaj (puneblaj), tiel ili devas kaŝe agadi. Ili povas esti revoluciemaj (Karbonari), konservemaj (Ku-kluks-klano, Cagoule, Gladio), krimaj (mafio), esoteraj (Framasonismo), ktp.

Ankaŭ kelkaj malkaŝaj politikaj partioj foje havas ankaŭ flanke sekretan branĉon, ĉu por plenumi perfortajn aŭ terorismajn agojn, ĉu antaŭvide de pli danĝeraj tempoj, kiam necesos kaŝiĝi.

Oni ofte rigardas sekreta societo la ordenojn, kiuj estas hierarkie organizitaj (ankaŭ Scientology).

Oni ne povas akre diferencigi inter sekreta societo, sekto, fermita (ekskluziva) klubo, ĉar la sekreteco ne estas klare difinebla.

Tiu, kiu estas nova ano de la organizo, spertas inicia ceremonion, en kiu la sekretoj de la organizo estas malkaŝitaj al ili, kutime laŭgrade, laŭ sia spirita progreso kaj laŭ la testoj, kiujn ili devas superi. Laŭ la interna historio de la asocio, ĝia unua fondinto kutime estas antikva saĝulo.

Sekretaj societoj kutime konstruiĝas laŭ la framasona modelo, la Ordeno de la Rozkruco kaj la Ordeno de la Kavaliroj de la Templo de Salomono (la templanoj). Fikciaj asocioj kiel la "Ordo de Cion" (angle Priory of Sion, france Prieuré de Sion) aŭ la "Saĝuloj de Cion" estas priskribitaj uzante la terminologion de ĉi tiuj sekretaj societoj.

Inter la simboloj de sekretaj societoj oni povas trovi bestojn asociitajn kun inteligenteco, akreco de sensoj kaj trankvila kaj sekreta movo kiel la strigo (simbolo de Atena, la diino de saĝo) kaj la linko.

Plej multaj simboloj de la asocioj celas servi ceremonian celon (la kolonoj de Jaĥin kaj Boaz inter la framasonoj estas bona ekzemplo) aŭ por identigi la membrojn de la asocio unu al la alia kiam ili estas ekstere de la asocio kaj hazarde renkontitaj.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti